Valentin Sauerbrey

Valentin Sauerbrey
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1803 (1803-11-30)
en Zella-Mehlis
Morto 26-an de februaro 1881 (1881-02-26) (77-jaraĝa)
en Bazelo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pafilmetiisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Valentin Sauerbrey (pafista festo en Zuriko, 1859

Valentin SAUERBREY naskiĝinta en 1804 en Zella, mortinta la 26-an de februaro 1881 en Bazelo) estis germana pafilfaristo kiu longe aktivis en Svislando.

Vido disde la ateliero al la arsenalo, Bazelo ĉ. 1874

Vivo

Estante filo de pafilfaristo li trejniĝis samfake hejme aŭ eble ĉe alia sammetiisto en Zella. Ĉar lia talento superis provincajn karierplanojn (li ekz. ankaŭ majstris en gravurado de kupraĵoj kaj feraĵoj) li nomumitis fare de duko Ernesto la 2-a (Saksio-Koburgo kaj Gotao) oficiala landa pafilfaranto.

En 1840 li eksponis en Lepsiko duoblan kartoĉan fusilon.[1] Malgraŭ bonegaj karierevoluigebloj li kandidatis por la posteno de arsenalgardisto en Bazelo. Eblas ankaŭ ke la tiama bazela registarkonsilisto Lukas von Mechel proponis al li tiun ĉi paŝon. Antaŭ ol akcepti Sauerbrey insistis daŭre havi la rajton labori kiel privata pafilfaristo.

Policarmiloj

Sauerbrey, policista pafilo

Von Mechel apogis Sauerbrey ankaŭ pro la plano krei modernajn ofic-pafilojn. Mechel sciis ke Sauerbrey estis farinta pinglo-prajman pafilon kiu eĉ estis pli bona ol la prusia originalo. Ankaŭ konatas pli malfruaj evoluigoj de dukuglujajn pulvopafiletojn kaj (en 1877/78) de sen iloj dispecigebla revolvero de kalibro 455. Sed oni ne cias ĉu tiu ĉi armilo prezentitis ankaŭ al la svisa revolverkomisiono.

Inter la oficialaj taskoj de Sauerbrey nomibriĝis ankaŭ la flegado kaj riparado de (personaj kaj nepersonaj) servad-armiloj. Ĝis malfermo de la armilfabriko Eidgenössische Waffenfabrik (1875), (personaj) armiloj, pistoloj kaj fafiloj faritis en kantonaj arsenaloj aŭ de privatuloj laŭ oficialaj preskriboj. Sama estis la situacio ĉe ŝanĝoj ĉearmilaj aŭ faro de armileroj. Li havis multajn patentojn.

Ekspozicioj

  • Historisches Museum Basel, okaze de la 6-a kongreo de la Internacia ligo de muzeoj pri armiloj kaj milithistorio, majo 1972.
  • industria ekspozicio, Londono 1851
  • Universala Ekspozicio, Parizo 1855
  • industria ekspozicio en Bern (kun medalogajno)
  • Waffenconcours en Torino, 1859

Referencoj

  1. Verzeichniss der fünften Industrie-Ausstellung der Leipziger polytechnischen Gesellschaft in der deutschen Buchhändlerbörse. Fr. Nies, Leipzig 1840, p. 27.

Literaturo

  • Kriss Reinhart kaj Jürg A. Meier: Pistolen und Revolver der Schweiz seit 1720. Verlag Stocker und Schmid AG, Dietikon-Zürich 1898, ISBN 3-7276-7128-9.
  • Peter F. Kopp, Christian Reinhart (eld.): Valentin Sauerbrey in Basel 1846-1881. Katalog der Ausstellung im Historischen Museum Basel. Bollmann, Basel 1972.
  • Wolfgang Schneewind: Der Büchsenmacher und Basler Zeugwart Valentin Sauerbrey, 1804–1881. Historisches Museum Basel, Basel 1949.
  • Rolf Brönnemann: Der Basler Büchsenmacher Valentin Sauerbrey. Zur Entwicklung des Revolvers im 19. Jahrhundert. 1965.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.