Fusilo Dreyse
| Gewehr M.41 | |
| firearm model | |
|---|---|
| bolt-action rifle • needle gun • breechloader | |
| Bazaj informoj | |
| Lando | |
| Speco | unupafa pafarmilo |
| Historio | |
| Prototipo | 1838 - 1840 |
| Seria produkto | 1840 - ?? |
| Teknikaj datenoj | |
| Kalibro | 15,43 mm |
| Dimensioj | |
| Longeco | 1422 mm |
| Longeco de paftubo | 964 mm |
| Pezo | |
| armilo | 4,08 kg |
| Aliaj | |
| Rapideco de komenca ekpafo | 290 m/s |
| Praktika kadenco | 10 – 12 pafoj / minuto |
Fusilo tipo Dreyse (germane Zündnadelgewehr, t.e. pinglo-prajma pafilo) estis grava revolucio en la batalarmiloj, ĉar estis la unua pafilo ŝargebla tra la eksplodujo. La ĝistiamajn pafilojn oni devis ŝargi tra la ekstremo de la paftubo, kio estis longa, komplika (ĝis la invento de la unuaj kartoĉoj kun Fusilo Enfield en 1853), kaj postulis, ke la pafisto staru dum la manipulado, kio elmetis lin je la vido, kaj pafoj, de la malamiko. Fusilo Dreyse ebligis al la pafisto kuŝi dum ŝargado, kaj en la tempo, dum kiu la antaŭaj fusiloj pafis unu pafon, ĝi pafis 6! En la Prusa-aŭstria milito de 1866 la prusa armeo disponis je tiu nova fusilo, la aŭstroj je la tradiciaj. La rezulto de la milito tute ne estis miriga. Tiu ĉi armilo do rolis grave en la eŭropa historio, ebligante la unuigon de Germanio far Prusujo (kaj sen Aŭstrio).
La inventinto estis Johann Nikolaus von Dreyse (1787—1867). Dreyse estis nobeligita en 1864.
La Dreyse-fusilo havis tamen malvirtojn. Ĝi estis uzita plu en la Franca-Prusa Milito de 1870, sed poste ĝi estis anstataŭita de plibonigitaj tipoj.
Teĥnikaj detaloj:
- tubradiuso: 15,4 mm
- pezo: 4,615 kilogramoj
- ŝargo (nigra pulvo): 4,8 gramoj
- kuglo (el plumbo): 31 gramoj
- frekvenco: 10 – 12 pafoj / minuto
- rapideco de kuglo ĉe tub-eliro: 305 metroj/sekunde
- efika pafdistanco: 600 metroj
Vidu ankaŭ
Muzeo en la Dreyse-domo (Sömmerda)
Eksteraj ligiloj
- http://www.beyars.com/kunstlexikon/lexikon_9823.html Arkivigite je 2010-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.dhm.de/sammlungen/gifs/sammlungen/militaria/waffen/zh218.jpg Arkivigite je 2007-07-31 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.researchpress.co.uk/firearms/needle.htm Arkivigite je 2005-11-09 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.preussenweb.de/armee/gewehr5.jpg
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.
