Vaasa
Vaasa, en la sveda Vasa, estas urbo kaj komunumo en la provinco Ostrobotnio de Finnlando, ĉe la Botnia golfo. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando. Vaasa havas 57 266 loĝantojn, el kiuj nuntempe 71,5 % estas finnlingvaj kaj 25 % svedlingvaj. Vaasa estas fondita de sveda reĝo Karlo la 9-a en 1606. Aŭtunaj tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando okazis en Vaasa en 2007. Loĝantaro
ServojHistoria Volapuka kluboEstis Volapuka klubo en Vaasa en la 19-a jarcento, kiel montras jena anonco en la taga gazeto Wasa Tidning de la 20-a de majo 1886: Logolsöd lukim valiks volapüka flens! Menade bal, püki bal. Kanonla no isö fomöm bal Volapüka klubi? Wasa, Mayul in yel balmil jöltum jölsemäl. Heikel C. M. Studel (Rigardu ĉi tien ĉiuj amikoj de volapuko! Al unu homaro unu lingvon. Ĉu oni ne povas formi ĉi tie volapuk-klubon? Vaasa, majo en jaro mil okcent okdek ses, C. M. Heikel, Studanto) Partneraj urboj
Eksteraj ligiloj
|