Unitaria Universalismo
Unitaria Universalismo (ankaŭ Unuisma Universalismo aŭ simple UU) estas liberala kaj sendogma religio, kiun karakterizas "libera kaj respondeca serĉo de vero kaj signifo." UU-anoj ne havas difinitan komunan kredaron, sed estas unuigitaj per sia komuna serĉado al spirita kreskado. UU originas en liberarala kristanismo, precipe en Unuismo kaj Universalismo. De tiuj tradicioj venas profunda konsidero por intelekta libereco kaj inkluziva amo, tiel ke UU-aj preĝejoj kaj UU-anoj serĉas inspiron en kaj transprenas spiritajn praktikojn de ĉiuj gravaj religioj de la mondo. La teologio de individuaj UU-anoj varias multe kaj inkluzivas ateismon, agnostikismon, panteismon, diismon, kristanismon, humanismon, judismon, novpaganismon, hinduismon, budhismon kaj multajn pliajn. Unitariaj-Universalismaj preĝejoj emas teni kristanajn tradiciojn kiel dimanĉa solenaĵo inkluzivanta predikaĵon kaj kantadon de himnoj, sed ili ne nepre nomas sin mem kristanoj. La Unitaria-Universalisma Asocio (UUA), fondita en 1961 per kunigo de la Usona Unitaria Asocio kaj la Universalisma Eklezio en Usono, havas oficejon apud la usona urbo Bostono kaj servas pli ol mil preĝejojn, ĉefe en Usono, kiuj kolektive havas pli ol 217 mil membrojn. Ĝeneralaj KredojUU-anoj kredas je tuta, sed respondeca, libereco de parolo, penso, kredo, fido, kaj kutimo. Ili kredas ke ĉiu homo havas la liberon serĉi sian propran veron pri tiaj aferoj kiel la ekzisto, naturo, kaj la signifo de vivo, dioj, kreaĵo, kaj la postvivo. UU-anoj venas de diversaj etnoj, seksinklinoj, kulturoj kaj konfesas diversajn kredojn. Konceptoj pri dieco vaste malsamas inter UU-anoj. Iuj kredas ke ekzistas nenia dio, aliaj estas politeistaj. Iuj kredas ke Dio estas ĉio. Iuj fidas dion inan, aŭ pasivan, aŭ trovitan en la naturo, aŭ dion kiu estas la bazo de la ekzisto. Iuj UU-anoj malakceptas la ideon de dioj, kaj parolas anstataŭe pri universala spirito aŭ gloro de la vivo. UU-anoj kredas ke ĉiu homo havu la subtenon de apuduloj en la persona serĉo por la vero pri dio. La Sep PrincipojKonscie sen oficiala kredaro aŭ dogmo (per la principo de penslibereco), multaj UU-anoj uzas La Sep Principojn kiel difinon de tio, kion UU-anoj kredas. Tiuj Sep Principoj, estas prenitaj de la statutoj kiuj regas la Unitarian Universalisman Asocion. Dum tiuj estis verkitaj kiel principoj por la preĝejaj komunumoj kaj ne por la individuoj, multaj UU-anoj utiligas ilin kiel gvidilon por vivi sian kredon. Jen La Sep Principoj:
La Ses FontojUU-ismo rekonas ses fontojn kiuj konsistigas la bazon de nuntempa UU-praktiko:
Eksteraj ligiloj
|