UK 2013
La 98-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazis de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2013 en Rejkjaviko, la ĉefurbo de Islando. La informon pri la kongresurbo diskonigis la estraro de UEA dum la solena fermo de la 96-a UK en Kopenhago la 30-an de julio 2011[1]. Temis pri la dua UK en Islando, post la 62-a UK okazinta en Rejkjaviko en 1977. Ĝi disvolviĝis en la moderna koncertejo kaj kongresejo Harpa. Alta ProtektantoLa Alta Protektanto de la kongreso estis la ŝtatestro, Ólafur Ragnar Grímsson. Ólafur Ragnar Grímsson persone partoprenis la solenan inaŭguron de la kongreso kaj alparolis la ĉeestantojn. Kongresa temoLa temo de la 98-a UK en Rejkjaviko estis "Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj". La reĝisoro de la kongresa temo estis Orlando Raola[2]. Loka Kongresa KomitatoLa loka kongresa komitato konsistis el la sekvaj personoj:[3]
Komitatkunsido kaj elektojDum sia unua sesio la 20-an de julio de la 98-a Universala Kongreso de Esperanto la komitato de UEA elektis novan estraron. Elektiĝis kiel prezidanto Mark Fettes, kiel vizprezidanto Stefan MacGill, kiel ĝenerala sekretario Martin Schäffer kaj kiel ceteraj estraranoj Stefano Keller, Lee Jung-kee, Barbara Pietrzak kaj José Antonio Vergara. Dum la sama sesio la komitato elektis tri novajn honorajn membrojn, nome Roland Lindblom, Biruta Rozenfelde kaj Hallgrímur Sæmundsson. Sæmundsson fakte forpasis antaŭ unu monato, sed ĉar la propono pri lia elektiĝo estis jam dissendita al la komitato kaj li antaŭ sia morto pretis akcepti tian honoron la komitato decidis malgraŭ lia forpaso postmorte okazigi la honorigon.[4] Kongresa RezolucioTradicie ankaŭ dum la 98-a Universala Kongreso estis adoptita kongresa rezolucio. Ĝi tekstas jene: REZOLUCIO DE LA LA 98-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO Ni, 1034 partoprenantoj en la 98-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 55 landoj de ĉiuj mondopartoj al la plej norda ĉefurbo, Rejkjaviko, sur la insulo Islando, Diskutinte en pluraj sesioj pri la temo Insuloj sen izoliĝo: por pli justa komunikado inter lingvo-komunumoj; Konstatas, ke insuloj – historiaj, geografiaj kaj sociaj – estas originaj fontoj de biologia kaj kultura diverseco, kiujn indas konservi kaj protekti; Esprimas maltrankvilon pri la nuntempe akriĝantaj minacoj al tiu diverseco, pro pluraj homogenigaj kaj detruaj tendencoj de la regantaj ekonomiaj kaj politikaj sistemoj tutmonde; Samtempe bonvenigas la kreskantajn ŝancojn por translima kaj transkultura interkompreniĝo, kiujn donas la disvastiĝo de komunikaj rimedoj kiel Interreto; Atentigas pri la graveco de lingva diverseco kaj lingva justeco en la protektado de tiu kultura bunteco, kiun heredigis al ni la insuloj de la mondo; Memorigas, ke ĝuste tiu protektado de diverseco estas kerna valoro de la movado por la internacia lingvo Esperanto; Konfirmas la volon de la Esperanto-movado kunlabori cele al mondo de "insuloj sen izoliĝo", kie ĉiuj lingvoj kaj kulturoj povas kunekzisti kaj plue disflori en reciproka respekto; Alvokas al mondvasta kunlaboro per lingve justaj rimedoj por kontraŭstari la minacojn de klimatŝanĝo kaj biokultura homogeniĝo Asertas la urĝecon de tia agado por konservi la trezorojn de nia insuleca planedo.[5] Eksteraj ligiloj
Referencoj
|