Turtoj
| Biologia klasado | ||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Streptopelia estas genro de birdoj de la familio de Kolombedoj plej konata popole kiel turtoj, kvankam tiu vorto "turto" taŭgas ankaŭ por konata kaj disvastiĝinta specio Streptopelia turtur. Temas pri sveltaj, malgrandaj ĝis mezgrandaj specioj. La supraj partoj kutime estas helbrunaj, kaj la subaj partoj estas ofte iom rozkoloraj. Multaj havas karakteran nigroblankan makulon sur la kolo, kaj la voĉo estas monotona kverado "ku-kuu".
La devenejo de tiu genro estas Afriko, sed kelkaj specioj ĉeestas tropikan sudan Azion. Kiel grupo, tiu genro estas tre sukcesa; multaj specioj estas abundaj en kelkaj medioj de tropikoj, kaj almenaŭ du specioj havas nuntempe multe pli vastan distribuon.
La Turka turto, Streptopelia decaocto, nature disvastiĝis for de sia origina teritorio de mezvarmaj regionoj el sudorienta Eŭropo al Japanio kaj koloniigis la ceteron de Eŭropo, tiom okcidenten kiom ĝis Britio ĉirkaŭ 1960, kaj Irlando tuj poste. Ĝi estis ankaŭ enmetita en Usonon kaj ĉirkaŭ 1999 oni havis informojn pri ĝia ĉeesto en almenaŭ 22 ŝtatoj, kaj ĝi ankoraŭ rapide disvastiĝadis plu.
Ĵusa analizo de DNA (Johnson et al., 2001) pruvis, ke la genro konsistis el tri diferencaj stirpoj. Unu enhavis la Palmturton kaj la Punktitan turton, kiujn oni delonge konsideris kiel havantajn diferencajn morfologion kaj kutimaron. La dua grupo enhavus plejparton de la aliaj specioj, escepte de la Madagaskara turto kaj la Rozkolora turto, kiuj ŝajnas esti travivintaj specioj de endemia madagaskara/maskarena radiado kaj estis iam lokitaj en aliaj genroj. La duspecia stirpo ŝajnas plej proksima parenco de ambaŭ kaj povas esti firme atribuita nek al Columba, nek al Streptopelia (eble pli probable al tiu ĉi lasta). Sed oni povas konsideri ankaŭ diferencajn genrojn, nome Stigmatopelia por la unua kaj Nesoenas por la lasta.
Specioj
- Hejmturto Streptopelia risoria (enhejmita; taksonomia statuso dubinda)
- Turka turto aŭ Kolringa turto, Streptopelia decaocto
- Afrika turto, Streptopelia roseogrisea
- Turto Streptopelia turtur
- Orienta turto Streptopelia orientalis
- Malhela turto, Streptopelia lugens
- Kameruna turto, Streptopelia hypopyrrha
- Insuloturto, Streptopelia bitorquata
- Filipina turto, Streptopelia dusumieri
- Birma turto, Streptopelia xanthocycla
- Orientafrika turto, Streptopelia reichenowi
- Afrika plorturto, Streptopelia decipiens
- Ruĝokula turto, Streptopelia semitorquata
- Sudafrika turto, Streptopelia capicola
- Vinturto, Streptopelia vinacea
- Ruĝa turto, Streptopelia tranquebarica
Literaturo
- Johnson, Kevin P.; de Kort, Selvino; Dinwoodey, Karen, Mateman, A. C.; ten Cate, Carel; Lessells, C. M. & Clayton, Dale H. (2001): A molecular phylogeny of the dove genera Streptopelia and Columba. Auk 118(4): 874-887. PDF plena teksto Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


