Palmturto
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Spilopelia senegalensis Linnaeus, 1766 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Palmturto (Spilopelia senegalensis, hinde: छोटा फ़ाखता = malgranda turto) estas eta membro de la turtoj de la familio de Kolombedoj. Tiu ĉi estas loĝanta kaj reproduktanta specio en tropikaj zonoj de Afriko sude de Saharo, Mezoriento kaj suda Azio orienten ĝis Barato. Tie ĝi estas konata kiel Malgranda brunturto. Probable kiel rezulto de "kontraŭleĝaj ŝipveturantoj" el Afriko aŭ el Barato, tiu ĉi specio troviĝas ankaŭ en limigita areo de Okcidenta Aŭstralio – ĉe kaj ĉirkaŭ Perth kaj Fremantle.
Aspekto
La Palmturto estas longvosta, svelta turto, plej ofte 25 cm longa. La dorso, flugiloj kaj vosto estas ruĝbrunaj kun blugrizo en flugiloj. Dumfluge la subflugiloj aperas tre avelkoloraj.
La kapo kaj subaj partoj estas rozkolorecaj, kun nuanco al blanko en plej suba ventro. Estas nigra punktaro en la gorĝo. La kruroj estas ruĝaj. La voĉo estas mallaŭta kverado u-tuk-tuk-u-ru, kun emfazo en tuk-tuk. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli ruĝecaj ol plenkreskuloj kaj havas malplian punktaron en gorĝo.


Kutimoj
Ĝi estas ofta kaj disvastigata specio en arbustejoj, sekaj farmoj kaj loĝejoj en granda parto de sia teritorio, kie ofte iĝas tre enhejmigita aŭ alhomigita.
Tiu specio konstruas neston el bastonetoj en arbo, kie la ino demetas du blankajn ovojn. La flugo estas rapida, kun regula frapado kaj eventuala flugilvipo, kio estas karaktera de kolomboj ĝenerale.
La Palmturto manĝas herbon, semojn, grenojn, aliajn vegetalojn kaj etajn insektojn. Ili estas tre surteremaj, kaj manĝas surgrunde en herbejoj kaj terkulturejoj. Ili ne estas tre gregemaj kaj estas plej ofte solaj aŭ laŭ paroj.
En Barato ili vidatas ofte ĉe la homloĝataj lokoj egale kun la kolringaj turtoj, ili estas eĉ pli fidemaj kaj netimemaj ol tiuj kaj ofte vidatas enirantaj en la verandoj.

Taksonomio
Tiu specio ĵus estis relokita en la genro Stigmatopelia de kelkaj fakuloj laŭ pristudoj de Johnson et al. (2001).
Krome oni distingas kelkajn subspeciojn, nome:
- S. s. phoenicophila: Alĝerio, Maroko, Tunizio, Libio
- S. s. aegyptiaca: Egiptio
- S. s. senegalensis: Senegalio ĝis Etiopio, kaj orienten al Arabio ĝis Turkio, kaj Aŭstralio
- S. s. sokotrae: Sokotoro
- S. s. cambayensis: orienta Arabio, Irano ĝis Barato kaj norden ĝis Centra Azio
- S. s. ermanni: Irano
- S. s. divergens: Bocvano
- S. s. kirmanensis: Irano
Referencoj
- Barlow: Birds of The Gambia. Wacher kaj Disley, ISBN 1-873403-32-1
- Grimmett: Birds of India. Inskipp kaj Inskipp, ISBN 0-691-04910-6
- Johnson, Kevin P.; de Kort, Selvino; Dinwoodey, Karen, Mateman, A. C.; ten Cate, Carel; Lessells, C. M. & Clayton, Dale H. (2001): A molecular phylogeny of the dove genera Streptopelia and Columba. Auk 118(4): 874-887. PDF plena teksto Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
Bildaro
-
Ovo de Streptopelia Senegalensis
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


