Tragopogo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
tragopogo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Asteraloj Astereles
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Tragopogo Tragopogon
Specio: T. porrifolius
Tragopogon porrifolius
(L.)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tragopogo[1] (Tragopogon porrifolius), estas utilplanto el la familio de la Asteracoj (Asteraceae). La planto originas el la mediteranea regiono, kie ĝi estas uzata ekde la grek-romia antikvo kiel legomo. La sciencan nomon de la genro tragopogon porrifolius enkondukis Karolo Lineo.

Priskribo

Tragopogo estas unu- ĝis dujara planto, kiu forma ĝis 30 cm longajn pivotradikojn. La planto altenkreskas 60 ĝis 120 cm. La tigo portas plurajn kapituloj. La pedunkloj estas tre dikiĝintaj direkte al la kapitulo. La involukrofolioj estas pli grandaj ol la langetfloroj. La langetfloroj estas obtuze purburaj ĝis lilaj. la planto flora de junio ĝis julio. La fruktoj longas ĝis 40 ĝis 55 mm.

Disvastigo

La tragofago hejmiĝas kun ĝia sovaĝa formo Tragopogon porrifolius subsp. australis en la mediteranea regiono. En Mezeŭropo oni kultivas la kulturformon Tragopogon porrifolius subsp. porrifolius.

fruktaro de la tragopago

Uzado

La tragfago estas precipe uzata kiel radiklegomo, sed ankaŭ la folioj povas esti manĝataj kiel salatospinaco. La dolĉece gustumanta radiko, kies gusto similas al la gusto de ostroj kaj estas tre nutraĵhava. la pilvotradikoj estas rikoltataj aŭtune de la unua jaro. Ili povas esti stokeblaj dum la vintro.[2]

manĝebla pivatradiko

Enhavosubstancoj

La nutraĵenhavo de 100 gramoj de la freŝa radiko havas :

energia enhavo 82 kcal / 345 kJ
karbonhidratoj 16 gram
proteino 1,4 gram
graso 0,2 gram
Vitamino C 10 mg
Vitamino B1 0,04 mg
Vitamino B2 0,04 mg
Nikotin-acideo 0,3 mg
kalcio 48 mg
fero 1,4 mg
tragopogo en Svislando
Tragopogon porrifolius - MHNT

Historio

Albertus Magnus menciis la unuan fojon tiun planton en la 13a jarcento,[3] Li identigis ĝin kun la bibla rozo de Ŝarono.[4] la planto estis kultivata ekde la 16a jarcento en Mezeŭropo. Dum la tempo ĝi estas anstataŭigita de la simile gusta skorzonero.[2]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  2. 2,0 2,1 Wolf-Dieter Storl, Paul Silas Pfyl: Bekannte und vergessene Gemüse. Piper, München 2006, S. 245f. ISBN 978-3-492-24727-6
  3. Die Haferwurzel auf Was-wir-essen.de
  4. Carl Jessen kaj Ernst Heinrich Meyer. Alberti Magni ex Ordine Praedicatorum. De vegetabilibus libri VII : historiae naturalis pars XVIII. Reimer, Berlin 1867. Digitalisat Bayerische Staatsbibliothek. Buch VI/404 (S. 546f): (Tragopogon porrifolius Lin.) Oculus porci est flos, qui flos campi vocatur, crescens in altis locis siccis iuxta vias, habens radicem delectabilem, propter quod comeditur, et a porcis in pastum effoditur; et habet stipitem parum altum, in cuius supremo est flos rutilans ipse multum, et exsiccatus retinet eundem colorem. Folia autem habet parva et stricta, et profert florem in theca valde fusca. Est autem calidus et siccus temperate.

Literatur

  • M. A. Fischer, W. Adler, K. Oswald: Exkursionsflora für Österreich, Liechtenstein und Südtirol. Zweite Auflage, Land Oberösterreich, Biologiezentrum der OberÖsterreichischen Landesmuseen, Linz 2005, ISBN 3-85474-140-5

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.