Torreorgaz
| Torreorgaz | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio urbeto | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Lando | Hispanio | ||
| Regiono | Ekstremaduro | ||
| Provinco | Cáceres | ||
| Poŝtkodo | 10182 | ||
| Politiko | |||
| Urbestro | Mª Concepción Polo Polo | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1 764 (2009) | ||
| Loĝdenso | 53 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 39° 23′ N, 6° 15′ U (mapo)39.3821045-6.2501398Koordinatoj: 39° 23′ N, 6° 15′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 425 m [+] | ||
| Areo | 31 km² (3 100 ha) | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||

Torreorgaz estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Estas dek vilaĝoj en la provinco kies nomoj komencas per derivaĵoj el la hispana vorto “torre”, turo, kiel pruvo de la iama graveco de loĝado ĉe defenda konstruaĵo.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas torreorgaceños. La censita populacio en 2009 estis de 1.764 loĝantoj.
Situo
Torreorgaz estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Sierra de Montánchez, je altitudo de 425 m; je 16 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 76 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 31 km².
Geografio
La vilaĝo situas sur ebenaĵo kun malaltaj montetoj. Elstaras la anzino kaj la makiso kun cistoj, genistoj ktp. En la norda zono estas paŝtejoj, por brutobredado de ŝafoj, bovoj, kaj iom malpli ĉevalo.
Demografio
| Populacio de Torreorgaz (1900 – 2009) | ||||||||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| 1900 | 1950 | 1960 | 1970 | 1975 | 1981 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989 | |||||||||||||||||
| 1.130 | 2.153 | 2.147 | 1.406 | 1.372 | 1.231 | 1.448 | 1.454 | 1.475 | 1.482 | |||||||||||||||||
| 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | |||||||||||||||||
| 1.498 | 1.423 | 1.459 | 1.472 | 1.490 | 1.533 | 1.604 | --- | 1.571 | 1.615 | |||||||||||||||||
| 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 | 2009 | |||||||||||||||||
| 1.665 | 1.665 | 1.670 | 1.664 | 1.672 | 1.713 | 1.728 | 1.747 | -- | -- | |||||||||||||||||

Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie, sed nuntempe pro proksimeco kun la provinca ĉefurbo ĉiutage la junalaborforto translokiĝas al Cáceres kie oni trovas pli facilajn kaj fruktodonajn postenojn. Ĉiukaze restas brutobredado de ĉefe ŝafoj, bovoj, kaj malpli de ĉevaloj.
Monumentoj
- Preĝejo de Sankta Petro, tre malregula pro diversaj konstruepokoj dum la 16a kaj 17a jarcentoj, en la centro de la vilaĝo ĉe placo.
- Ermitejoj de la Kalvario kaj Humilladero, konstruaĵoj de la baroko populara en la 18a jarcento.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




