Torredelcampo

Torredelcampo
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23640
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Francisca Medina Teva
Demografio
Loĝantaro 13 888  (2025) [+]
Loĝdenso 76 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 50′ N, 3° 54′ U (mapo)37.8346076-3.90380675468Koordinatoj: 37° 50′ N, 3° 54′ U (mapo) [+]
Alto 640 m [+]
Areo 182 km² (18 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torredelcampo (Provinco Ĥaeno)
Torredelcampo (Provinco Ĥaeno)
DEC
Situo de Torredelcampo
Torredelcampo (Hispanio)
Torredelcampo (Hispanio)
DEC
Situo de Torredelcampo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torredelcampo [+]
vdr
Torredelcampo en la provinco.

Torredelcampo (Turo de la Kamparo) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Priskribo

La areo de la municipo estas 182,08 km2 kie loĝas 14 247 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 79,28 loĝ./km2.

Torredelcampo situas sur la centro de la komarko Metropola Areo de Ĥaeno en la okcidento de la provinco. Estas sur 640 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj montaro je 11 km nordoriente de la provinca ĉefurbo Ĥaeno borde de la aŭtovojo A-316.

Temas pri municipo fundamente agrikultura kies ekonomio estas bazata sur la olivarbo. Ĉirkaŭ 90% de la areo estas kultivata.

Ekonomio

La geografia loko, borde de la aŭtovojo A-316 kiu estas konekto kun Ĥaeno, Kordovo, Madrido kaj Granado, havigas al la urbo ŝlosilan rolon en ties ekonomia kaj socia disvolvigo. En la unuaranga sektoro - agrikulturo - elstara la gravo de la olivarbaro, kun 16 000 hektaroj dediĉitaj al tiu kultivo kaj pli ol 1 300 000 olivarboj. Torredelcampo produktas inter 8 kaj 10 milionoj da kg de olivoleo jare, kio havigas enspezojn de ĉirkaŭ 20 milionoj da eŭroj jare. Prie estas ses kooperativoj kaj unu limigita societo.

Monto Megatín fone kaj industria zono Los Llanos malfone.

Por la disvolvigo de la industrio gravas la 212 296 m² de la industria zono "Los Llanos", kiu krom la agado por olivoleo estas hejmo de entreprenoj pri informadika teknologio, tekstilo, mekaniko, ligno, tol-markezoj, konstrumaterialoj, tegaĵoj, feraĵoj, metalĉarpentado, mebloj... Aparta gravo estas en konstruado (16,58 % de la laboristaro), ĉar la proksimeco al la provinca ĉefurbo, helpis la alvenon de lokiĝantaj ĉefurbanoj kaj la konstruadon de dua loĝejo; kio faris la municipon tiu kun la plej alta indico en la provinco laŭ demografia progreso. La industrioj fabrikantaj estas la plej multnombra grupo, kun totalo de 92 entreprenoj kiuj dungas 497 laboristojn, 18,73 % de la totalo de la dungitaro. En tiu grupo elstaras la industrioj de mebloj kaj tekstilaj.

La sektoro triaranga aŭ de servoj posedas superan lokon al la ceteraj agadoj de la municipo. Tiu sektoro plej dungas, nome 47,9% de la loka laboristaro. Ene de tiu sektoro estas vendejoj, trinkejoj, restoracioj, gastejoj, transporto kaj komunikado, financaj entreprenoj, sekuroj, distraj kaj kulturaj servoj, edukado, sansistemo ktp.

Proksime al la urbo estas la Natura Monumento Arbaro La Bañizuela.

Famuloj

Vidu ankaŭ


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.