Alcaudete
| Alcaudete | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
Alcaudete (Jaén, Andaluzio)
| |||||
| municipo en Hispanio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Statuso | Municipo | ||||
| Ŝtato | |||||
| Aŭtonoma Komunumo | |||||
| Provinco | |||||
| Municipo | Alcaudete | ||||
| |||||
| Poŝtkodo | 23660 | ||||
| Retpaĝaro | Alcaudete.es | ||||
| Politiko | |||||
| Loka registaro | Ayuntamiento de Alcaudete | ||||
| Urbestro | Valeriano Martín Cano | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 11 113[1] | ||||
| Loĝdenso | 46,9 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Koordinatoj | 37°35′N 4°5′U / 37.583°N, 4.083°U (mapo) Koordinatoj: 37°35′N 4°5′U / 37.583°N, 4.083°U (mapo) | ||||
| Alto | 660 m | ||||
| Areo | 237 km2 | ||||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||

Alcaudete [alkaŭDEte] estas urbeto kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 237 km2 kie loĝas 11 113 geloĝantoj, do loĝdenso estas 46.9 loĝ./km2. Alcaudete situas je 48 km de la provinca ĉefurbo Ĥaeno en la komarko Suda Montaro.
La loka ekonomio dependas de la agrikulturo kaj de la transforma nutraĵa industrio, ĉefe el olivarboj. Kaj lastatempe progresas ene de la industria sektoro, la konservindustrio, kukoj, sekaj fruktoj, gipso kaj mebloj de kuirejoj kaj banĉambroj.
Demografio

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 11113 geloĝantoj de la municipo Alcaudete estas 5587 inoj kaj 5526 viroj. En la 237-kvadratkilometra teritorio estas 4 setlejoj, kie loĝas 10800 geloĝantoj, kaj aliaj 313 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 88, 32 inoj kaj 56 viroj, kaj mortis 136, 52 inoj kaj 84 viroj. Tiel la natura kresko estis -48 (-0.4%). La laborkapabla loĝantaro estis 4505 homoj (40.5%).
Geografio
La municipa teritorio de Alcaudete estas en la sudoriento de la provinco Ĥaeno, okupante etendon de 237 km². Tio estas 1,741 % de la totalo de la provinco kaj 0,046 % de la landa totalo. Kiel urba kerno estas komprenata la kastel-fortikaĵo je 37º35'20"N kaj 4º05'00"O, kun altitudo de ĉirkaŭ 710 msm, de kie oni dominas la tutan domaron.
| Nordokcidente: Baena | Norde: Martos | Nordoriente: Martos |
| Okcidente: Luque, Fuente-Tójar kaj Priego de Córdoba | Oriente: Martos kaj Castillo de Locubín | |
| Sudokcidente Priego de Córdoba | Sude: Alcalá la Real | Sudoriente: Alcalá la Real |
La orografio de la municipo estas iomete ondeca kun kalkoŝtonaj montetoj kaj tereno pli malpli ebena, argileca, kies alto varias inter 400 kaj 550 msm. La maksimuma alto estas la Sierra Ahillos kun 1455 msm. Je 2 km okcidente de Alcaudete, estas la Sierra Orbes kun 787 msm. La monteto Caniles estas je 848 msm. En la urbokerno la placo de la urbodomo estas je 640 msm, la kvartalo Corea je 700 msm, la kvartalo Bajo je 600 msnm ktp.
La grundo por la agrikulturo, estas ĉefe riĉaj, partikulare borde de la riveroj, kie akumuliĝis tero devena de la malkomponiĝo de la kalkoŝtono, tre fekunda kaj kun abundaj nutrelementoj. Tie la ĉefa kultivo estas fruktarboj. Kie ne okazis tiom da erozio, pli ol 92 % estas taŭga por la kultivo de la olivarboj. La montetoj Ahillos, Caracolera, San Pedro, Villodres, ktp., akceptas rearbarigon forstan pere de koniferoj.
La municipa teritorio estas trapasata de la riveroj Viboras kaj San Juan, estas du lagetoj kaj rojoj Fuente Nueva, Chiclana, Ahillo, Fuente la Zarza, Maimón, Fuente Zaide, Chorreadero, ktp.
Historio

En la areo oni trovus abundajn restojn de iberoj, kaj nombrajn surŝtonajn skribaĵojn (tomboŝtonoj) de romianoj ĉefe en tri setlejoj, skulptaĵojn kaj prakristanan sarkofagon. En la islama epoko de Al Andalus oni fiksis la urban kernon ĉirkaŭ la kastelon kaj estis alteno de militaj enlandaj konfliktoj kaj prospero ekzemple pere de la enkonduko de la produktado de silko.
Post diversaj konkeroj kaj rekonkeroj en la interetna milito, en 1340 Alcaudete estis rekonkerita de Alfonso la 11-a (1311-1350), definitive. Poste ĝi iĝis grava strategia loko en la milito inter kristanoj kaj islamanoj de la Nazaria Regno de Granado.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Alcaudete - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.
Referencoj
| ||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




