Toni MorrisonToni MORRISON (origine Chloe Anthony WOFFORD; naskiĝis la 18-an de februaro 1931 en Lorain, Ohio — mortis la 5-an de aŭgusto 2019 en Novjorko[1]) estis usona verkistino. La verkaro de Toni Morrison konsistas ĉefe el romanoj temantaj i.a. pri la rasaj problemoj en la patrujo de la aŭtorino. Gajninte la Premion Pulitzer (1988) kaj la Premion Nobel de Literaturo (1993)[2][3] ŝi intertempe apartenas al la plej gravaj reprezentantoj de la afrik-amerika literaturo. StiloLa libroj de Morrison multe traktas afrik-amerikanan socion en Usono, kun homoj, precipe afrik-amerikanaj virinoj, kiuj spertis hontigon kaj subpremon de rasisma socio kaj ene de la familio. Ŝia unua libro, The Bluest Eye (La plej blua okulo), publikigita en 1970. Ĝi estas la historio de knabino, kies vivo estis detruita pro la rasisma kaj perforta socio, en kiu ŝi vivas. Ŝi publikigis la libron Song of Solomon (Kanto de Salomono) en 1977. Ĉi tiu libro gajnigis al ŝi la Usonan Nacian Libro-Premion, metante ŝin ĉe la avangardo de verkistoj en Usono. Jen la historio de etburĝa viro, kiu atingas memkonscion malkovrante siajn kamparajn afrik-amerikanajn radikojn. La libro Beloved (Amata), publikigita en 1987, gajnigis al ŝi la prestiĝan Premion Pulitzer unu jaron poste, same kiel la Anisfield-Lupan Premion por 1988. La libro akre diskutas patrinan amon, murdon kaj subpremon dum la periodo de nigra sklaveco en Usono. En 1992, ŝi publikigis la libron Jazz pri amo kaj murdo en la distrikto Harlem en la 1930-aj jaroj. Ŝi verkis (kun sia filo Slade) ankaŭ infanlibrojn, teatraĵon titolitan Dreaming Emmett (Revanta Emmett) surscenejigitan en 1986, aron da kantoj titolitan Honey and Me (Mielo kaj mi) aperintan en 1992 kaj ankaŭ operon titolitan Margaret Garner en 2003. Beletra verkaro
Ne-beletra verkaro
Filmo(en) Beloved (1998) - reĝisoro Jonathan Demme, prilumas la psikologiajn sekvaĵojn de sklaveco. Bibliografio(en) Linda Wagner-Martin: Toni Morrison : a literary life, Basingstoke [k. a.] : Palgrave Macmillan, 2015, ISBN 978-1-137-44669-5 Eksteraj ligiloj(it) Toni Morrison, en: Enciklopedia Treccani, Istituto dell'Enciclopedia Italiana Referencoj
|