Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Timono

Sankta
Timono
Persona informo
Naskiĝo 1-a jarcento
Morto 1-a jarcento
en Korinto
Mortis pro Mortpuno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo diakono Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Honorata en katolika eklezio, ortodoksa eklezio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Timono (antikve-greke Τῑ́μων) estis unu el la unuaj sep diakonoj de la kristanismo, tutekzakte de la historie unua kristana komunumo, kunvenanta en Jerusalemo.

Laŭ legendo de la kristana tradicio Timono poste misiis en Halepo kaj tra la insulo Kipro sekve vojaĝis al la greka urbo Korinto. Tie li laŭdire pro sia kristaneco mortis kiel martiro. Lia memortago en la katolika eklezio kaj en la ortodoksismaj eklezioj estas la 19-a de aprilo.

Fono

La sesa ĉapitro de la Agoj de la Apostoloj (vidu sube) rakontas pri malkonsento, kiu ekestis en la eklezio de Jerusalemo ĉirkaŭ du jarojn post la Ĉieleniro de Kristo. La "helenistoj", do judaj kristanoj influitaj de la greka kulturo, de la komunumo estis riproĉintaj la "hebreojn", do judajn kristanojn, kiuj uzis la hebrean biblion, ke iliaj vidvinoj estas ne sufiĉe atentataj en la ĉiutaga komunuma servado. Tio instigis la apostolojn, enoficigi por tiu tasko sep virojn, kiujn la kunveno elektis. Ili estis: Stefano, Filipo, Proĥoro, Nikanoro, Timono, Parmenaso [foje ankaŭ esperantigata simple Parmeno] kaj Nikolao (Ago 6,1-6). Tiujn virojn kaj iliajn posteulojn la komunumo nomis "diakonoj", post kiam la sankta Paŭlo en siaj leteroj por ili uzis tiun nomon.

Citaĵo: Agoj de la Apostoloj 6 1-6

Citaĵo
 1 Kaj en tiuj tagoj, kiam la nombro de la disĉiploj multiĝis, fariĝis murmurado de la grekaj judoj kontraŭ la hebreaj pro tio, ke iliaj vidvinoj estas preterlasataj en la ĉiutaga servado. 2 Kaj la dek du, alvokinte la amason de la disĉiploj, diri: Ne estas dezirinde, ke ni forlasu la vorton de Dio, por servi ĉe tabloj. 3 Tial elserĉu, fratoj, el inter vi sep homojn, kiujn ni difinos por tiu afero. 4 Sed ni persistos en preĝado kaj la servado de la Vorto. 5 Kaj tiu diro plaĉis al la tuta amaso; kaj ili selektis Stefanon, viron plenan je fido kaj de la sankta spirito, kaj Filipon kaj Proĥoron kaj Nikanoron kaj Timonon kaj Parmenason, kaj Nikolaon, prozeliton el Antioĥio. 6 Tiujn ili starigis antaŭ la apostoloj; kaj tiuj, preĝinte, metis sur ilin la manojn.[1] 

Noto

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9