Thomas Gainsborough
Thomas GAINSBOROUGH [TOMas GEJNZboro] (baptiĝis la 14-an de majo 1727 en Sudbury, Suffolk, mortis la 2-an de aŭgusto 1788) estis angla pentristo de portretoj kaj pejzaĝoj. BiografioGainsborough naskiĝis en 1727 en Sudbury. Lia patro estis instruisto, kiu ankaŭ estis engaĝita en lano-komerco. 14-jaraĝa, lia patro sendis lin al Londono por studi arton, kie li interrilatis kun la skolo de William Hogarth. En la 1740-aj jaroj, Gainsborough edziĝis kun Margaret Burr, kies patro, la Duko de Beaufort, donis al ili jaran pagon de £200 jare. Liaj pentraĵoj, ĉefe portretoj, tiame ne vendiĝis bone. Li revenis al Sudbury en 1748 kaj koncentris sin sur portretoj. En 1752 li kaj lia familio (li nun havis du filinojn) translokiĝis al Ipswich. Mendoj de portreto plimultiĝis, sed lia klientaro ĉefe konsistis el lokaj komercistoj kaj bienuloj, kio devigis lin pruntopreni kontraŭ la jarpago de sia edzino. En 1759 Gainsborough translokiĝis al Bath kun sia familio. Tie li studis portretojn laŭ Antoon van Dyck, kaj eventuale sukcesis allogi altkvalitan klientaron, kiu pagis pli bone. En 1761 li komencis sendi verkojn al la ekspozicioj de la Society of Arts (nuntempe: Royal Society of Arts – la Reĝa Societo pri Artoj), kaj al la ĉiujaraj ekspozicioj de la Royal Academy (Reĝa Akademio). Li elektis portretojn de famkonataj (aŭ fifamaj) klientoj por altiri atenton al si. En 1774 li kaj lia familio translokiĝis al Schomberg House en Pall Mall en Londono. Dum la sekvantaj ses jaroj li ekspoziciis ĉe la Royal Academy portretojn de tiutempaj famuloj, inkluzive tiujn de la Duko kaj Dukino de Cumberland, kaj aliaj parencoj de la reĝa familio. En 1780 li pentris portretojn de Reĝo Georgo la 3-a kaj lia reĝino, kaj poste ricevis multajn reĝajn mendojn. Pro tio li havis plian influon en la Akademio, sed en 1783 li elprenis siajn pentraĵojn el la venonta ekspozicio kaj movis ilin al Schomberg House. Liaj rilatoj kun la Akademio neniam estis bonaj. En 1748 mortis la reĝa pentristo Allan Ramsay, kaj la reĝo ordonis doni la pozicion al Joshua Reynolds, rivalo de Gainsborough kaj prezidanto de la Akademio. Tamen, Gainsborough restis la plej ŝatata pentristo de la reĝa familio. Pli aĝa, li ofte pentris pejzaĝojn de ordinaraj lokoj kun simpla stilo. Kune kun Richard Wilson li estis unu el la fondintoj de la 18-a-jarcenta brita pejzaĝa skolo, kaj li estis, kun Joshua Reynolds, la supera brita portret-pentristo de la dua duono de la 18-a jarcento. Gainsborough mortis pro kancero dum sia 69-a jaro. VerkaroGainsborough pentris pli laŭ siaj observoj de naturo, ol laŭ aplikado de formalaj reguloj. Liaj plej bonaj verkoj montras la individuecon de liaj pozistoj. Eble lia plej konata pentraĵo estas:
Aliaj verkoj estas:
Eksteraj ligiloj
|