Thích Nhất Hạnh
Thích Nhất Hạnh ([tʰǐk̟ ɲə̌t hâjŋ̟ˀ], esperantige TIK Njet Hang) estis budhisma monaĥo vjetnama, pacoaktivulo. Li naskiĝis la 11-an de oktobro 1926 en Hue (Vjetnamio) kaj mortis la 22-an de januaro 2022). Li kreis la terminon "Engaĝita Budhismo" en sia libro Vjetnamio: Lotus en Maro de Fajro. Sian senperfortan batalon li komencis dum la Vjetnama milito. Propolitika rifuĝinto en Francio de 1972 ĝis 2005, li estris Zen-an ordenon "ordre de l'Inter-Être" en vilaĝo en Dordonjo kaj vojaĝis internacie por paroladoj kaj retiriĝoj. Li estis aktiva en la pacmovado, promociante neperfortajn solvojn al konfliktoj kaj estas vegano kiel rimedo de neperforto al nehomaj bestoj. En 2005 Vjetnamio denove permesis lin viziti sian hejmlandon, kaj en 2018, malsaniĝinta, li reiris hejmen al sia origina monaĥejo apud Hue por pasigi tie siajn lastajn monatojn. Martin Luther King proponis lin kiel kandidaton por Nobelpremio pri paco jare 1967, sed ĝin li ne ricevis. |