Szolnok
Szolnok (pron. sOlnok) estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo. Ĝi estas administra centro de departemento Jász-Nagykun-Szolnok kaj ankaŭ havas la saman juron kiel tiu de departemento, fine ĝi estas administra centro de Distrikto Szolnok. GeografioSzolnok situas centre de la departemento ĉe la alfluo de Zagyva en la Tison, kie estas grava voja kaj fervoja pontoj tra Tiso. La urbo okupas la areon de 18.723 ha. Ĝi havas la loĝantaron de (en 2001) 75.712. HistorioĈ. 1030 estis konstruita fortikaĵo de la estro de la areo, kies nomo estis Zounok . La nomo de la urbo estis unuafoje menciita en 1075. Ekde 1552 ĝis 1685 la urbo estis sub turka jugo. La urbo evoluis dank’ al la saltransporto sur la Tiso al komerca centro de la salo kaj la lignoprilaboro. En 1733 granda epidemio pri pesto okazis. En la 19-a jarcento la trafika infrastrukturo pliboniĝis per la regulado de Tiso kaj la konstruo de la fervojlinio inter Pest (urbo)-Szolnok 1843. Ankaŭ nuntempe Szolnok havas unun el la plej grandaj stacidomoj. En 1849 tie komenciĝis furora atako de hungara armeo kontraŭ la Habsburgoj. En 1881, la urbo havis 18.247 hungarajn loĝantojn, kiuj okupiĝis pri agrikulturo, manlaboro, fiŝkaptado kaj komerco per fruktoj, ligno kaj similaj. En 1919 kaj en 1944 denove gravaj bataloj okazis en la urbo. En 1956 tie formiĝis stabo de János Kádár. En la urbo funkcias Altlernejo pri Komerco kaj Ekonomio (nun jam universitato) kaj Instituto por la Instruado de flugoficiroj. VidindaĵojSakralaj vidindaĵoj
Aliaj vidindaĵoj
Eduko
Ĝemelurboj
Famuloj Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Szolnok.
Famaj nomportantojReferencojEksteraj ligiloj
|