Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Sylla Chaves

Sylla Chaves
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1929 (1929-01-01)
Morto 30-an de majo 2009 (2009-05-30) (80-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoportugala
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
ĵurnalisto
verkisto
juristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sylla CHAVES /'sila 'ŝavjz/ (naskiĝis en 1929, forpasis la 30-an de majo 2009) estis brazila UN-oficisto, verkisto, pedagogo, aktivulo en la brazila Esperanto-movado kaj membro de la Akademio de Esperanto por la periodo 1986-1996, honora membro de la UEA ekde 1992.

Profesia vivo

Chaves magistriĝis pri komunikado en Stanford (Usono) kaj ankaŭ studis juron en Rio-de-Ĵanejro, cibernetikan pedagogion en Paderborno (Germanio) kaj politikan sciencon en Parizo. Li plurjare estis oficisto de UN en Novjorko kaj de Unesko en Parizo.

Esperanta agado

Li esperantistiĝis en la 1930-aj jaroj kaj ekaktivis en 1946. Li estis prezidanto de la Brazila ELigo en 1978-82. En Parizo Chaves regule partoprenis en la Esperanta kabaredo Tri koboldoj de Raymond Schwartz. Li estis premiita en pluraj belartaj konkursoj de UEA, kaj verkoj liaj aperas en diversaj Esperantaj antologioj. Li tre multe verkas en Esperanto, precipe depost 1980. Liaj lastaj libroj, diskoj kaj sonbendoj destiniĝas precipe al la granda publiko, kiu lernas sole aŭ kiu serĉas perfektiĝon en nia internacia lingvo. Li ankaŭ estis aktiva membro de SAT. En 2007 organizis kun Neide Barros Rêgo la poeziajn antologiojn "Brazila Esperanta Parnaso" kaj "Poesias Escolhidas do Brazila Esperanta Parnaso"

Verkoj

Kovrilpaĝo de Animo prisma, 1959
Literaturaj
Lernolibroj
Vortaroj
Propagandaĵoj
Vinilaj diskoj
  • La Bufo, Eld. Sono-Viso, Rio de Janeiro, 1984.

Recenzoj

Pri O Esperanto num relance

Citaĵo
 Ĉu troveblas en niaj libro-servoj enkonduka lernolibro de Esperanto, taŭga por komencantoj, tamen kapabla kapti kaj teni la atenton ankaŭ de leganto kun sufiĉe longa sperto pri studado kaj instruado de tiu internacia lingvo? Analizinte ĉi tiun plian eron el la ampleksa didaktika serio verkita de profesoro Sylla Chaves, mi jam ne dubas, ke almenaŭ unu tia libro ekzistas, ĉar en ESPERANTO EN EKRIGARDO Sylla klare, simple kaj objektive, - kiel kutime en tiom da verkoj siaj, en Esperanto, en la portugala, kaj eĉ en aliaj lingvoj, - sukcesas klarigi fundamentojn de la Esperanta gramatiko, kun aparta emfazo al punktoj kiujn elementaj lernolibroj ordinare preteratentas, aŭ ne tute ĝuste interpretas. Cetere, miskompreno de tiaj angulŝtonoj de la lingvo naskas la ĉefajn obstaklojn al lernado por brazilanoj. La aŭtoro premisas, ke lia lernanto estas normale inteligenta, meze klera homo, nescianta Esperanton, kaj komencas priskribi la lingvon de la alfabeto kaj prononco. Ĉi tiu gramatikero, kiun amaso da studantoj neniam kontentige lernas - kaj tial dum la tuta vivo fuŝprononcas la lingvon kaj formas al si tordan bildon pri la Esperanta fonetiko - tiu fundamento estas koncize sed efike pritraktata de Sylla Chaves, tra multaj paĝoj de liaj “gramatikaj notoj”. Kelkrilate tiu lernolibro pensigas min pri frua verko de Gaston Waringhien, “ABC d'Esperanto à l'usage de ceux qui aiment les lettres”; sed Sylla ne tuŝas Etimologion, pri kiu Waringhien prezentas utilan resumon. Kvazaŭ cenzuristo, mi diklense traserĉis difektojn en la libro, sed preskaŭ nenion rimarkindan mi trovis. Sur la paĝo 26, US tajpita anstataŭ OS, (kiun postulas la regulo pri transiro de rekta al nerekta parolo). Sylla simplige nomas SUFIKSOJ vortojn kiaj ULO, ARO, sed li ja tre bone scias, ke laŭ klarigo de Zamenhof mem, en la antaŭparolo de la “Unua Libro”, tiaj estas vortoj normalaj (ULO estas kunmetaĵo de UL (individuo) kaj O (estaĵo). Mi tamen pravigas tian simpligon, pro la Zamenhofa klarigo, ke eŭropanoj, uzantoj de fleksiaj lingvoj, malfacile komprenas kaj regas la derivsistemon de izolaj/aglutinemaj lingvoj kiel Esperanto. Krome plaĉas al mi, eN ĉi tiu libreto, ke la aŭtoro ne kaŝas la malfacilaĵojn de Esperanto; ke li restas fidela al principoj de la “Fundamento”; la prioritata uzado de “fundamentaj” radikoj kaj ŝparemo kun neologismoj. Fine, senrezerva uzo de la deriv-sistemo de Esperanto - ĉefa trajto kaj merito de nia internacia lingvo. Sekve, libro efika, agrabla, aparte taŭga por donaco al amikoj neesperantistoj. 
— Brazila Esperantisto - Numero 324, Julio ĝis Septem. 2003

Pri Libera Ekflugo

Citaĵo
 Didaktika legolibro. Historietoj kaj teatraĵoj en tri sci-niveloj: baza, meza kaj supera, ampleksante 2000 elementajn vortojn. 
— Brazila Esperantisto - Numero 324, Julio ĝis Septem. 2003

Pri La estonto dependas de ni

Citaĵo
 Tri historietoj, kiuj instigas pacon kaj priskribas plibonan estontan vivon por la jaro 2500. 
— Brazila Esperantisto - Numero 324, Julio ĝis Septem. 2003

Pri Animo prisma

Citaĵo
 Sesdek poezioj, inter ili, de la aŭtoro mem kaj tradukitaj, krom konataj bonaj elektitaj kanzonoj. 
— Brazila Esperantisto - Numero 324, Julio ĝis Septem. 2003

Pri Dicionário do Principiante

Citaĵo
 La vortaristo, verkisto, poeto, eks-akademiano Prof.-ro Sylla Chaves dumvive okupas sin por “La bona lingvo” eble pli ol Claude Piron. Tial la vortaro “Dicionário do Principiante” aparte ka; la gramatikaj notojO Esperanto num Relance” ĵus eldonitaj celas helpon al la komencantoj. Mi opinias, ke per tiuj bone prezentitaj, facile kompreneblaj, do vere didaktikaj verketoj la lernantoj ne plu havos pravigon por resti “eternaj komencantoj”.

Sylla praktike elstarigas la flekseblecon de Esperanto tiel, ke per 1300 fundamentaj vortoj kaj la koncernaj 4500 derivitaj pliaj vortoj ĉiuj esperantistoj povas fariĝi Esperanto-parolantoj. Ni ne forgesu la riĉecon de niaj afiksoj, kaj la eblecoj de senfinaj aglutinadoj permesas la esprimon de absolute ĉiuj ideoj elpenseblaj de la homa menso. Iom kontraŭstare al Sylla, kiu opinias ke “esperantisto” kun “interna ideo” ne bezonas esti “esperanto-parolanto”,mi estas certa,ke Esperantoparolanto estas absolute necesa por ke nia lingvo fariĝu la tutmonda lingvo kun aŭ sen esperantismo. Feliĉe la verkoj de Sylla permesas tion, t.e. ke la esperantistoj uzu flue sian lingvon. Ni scias, ke en nia ĉiutaga vivo ni ne bezonas koni grandan vortprovizon por nin klare esprimi sen krokodilado, la simpla vortaro de Sylla estas des pli utila kaj bonvena. La saĝa sinteno de la aŭtoro, kiu ne favoras la enkondukon de senfinaj neologismoj, konfirmas, ke nia lingvo evoluas sur firma fundamento.

Mi rekomendas, ke ĉiuj kursgvidantoj indiku “Dicionário do principiante” kaj “O Esperanto num relance” al siaj lernantoj, neniu bedaŭros. 
— G. Ledon. Brazila Esperantisto - Numero 307, Junio (1999)

Rete troveblaj verkoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9