Swire

Swire
entrepreno
entrepreno
publika kompanio Redakti la valoron en Wikidata
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Jura formo publika limigita kompanio
Sidejo Londono
Lando Unuiĝinta Reĝlando
Agokampo posedo
filiaj kompanioj Cathay Pacific vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La Grupo Swire (ĉine 太古集團) estas multnacia korporacio aktiva sur kvin kontinentoj. La grupo estas gvidita fare de privatposedata holdingo, John Swire & Sons, bazita en Londono [1].

Ĝi estas aktiva en kvin komercaj areoj tra multaj filioj: mara kargado, tertransporto, malvarma stokado, agrikulturo kaj agrikultura komerco. La firmao kontrolas kelkajn filiojn en la ekonomia kampo de kargado, malvarma stokado, transporto, lokposedaĵo kaj manĝagadoj. Taikoo (太古) estas la ĉina nomo por Swire. La ĉina nomo ankaŭ funkcias kiel marko por la produktoj de la grupo kiel ekzemple Taikoo Cube Sugar kaj Taikoo Shing.

Krome, John Swire & Sons ankaŭ posedas kelkajn firmainvestojn, de kiuj la 59.82% akcio en Swire Pacific Limited (ISIN HK0019000162) estas la plej signifa. Ĉi tiu firmao estas bazita en Honkongo kaj estas listigita sur la Hang Seng akcia indekso. Ĝiaj ĉefaj komercaj areoj estas: lokposedaĵo, hoteloj, trinkaĵoj, ekspedservoj, manĝaĵo kaj komerco. Ĝi ankaŭ estas la plej granda akciulo en la flugkompanio Cathay Pacific kun 45% kaj 100 en la flugservofirmao Hong Kong Aircraft Engineering Company [2].

John Swire & Sons ankaŭ havas rektan 72% investon en la sudorient-azia ekspedado kaj komercdomo Steamship Trading Company.

Interalie, en la romano Noble House de la verkisto James Clavell, la komerca rivaleco inter la firmaoj Grupo Swire kaj la holdingo Jardine Matheson estas ellaborita.

Referencoj

  1. The Official Website of Swire Pacific. swirepacific.com. Alirita 20 April 2012 . [rompita ligilo]
  2. Hong Kong govt takes stake in Cathay Pacific though $7bn rescue. executivetraveller.com (9 June 2020). Alirita 9 June 2020 .

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.