Svaljava
| Svaljava | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo en Ukrainio | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 89300 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 17 068 (2022) [+] | ||||
| Loĝdenso | 1 356 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 48° 33′ N, 22° 59′ O (mapo)48.54722222222222.986111111111Koordinatoj: 48° 33′ N, 22° 59′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 204 m [+] | ||||
| Areo | 12,584 km² ( 125 8.4 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Svaljava (ukraine Свалява, slovake Svalová, hungare Szolyva (sojva), rumane Svalova) estas urbo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Svaljava, kies distriktejo estas. Ankoraŭ 2 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Bazaj informoj
- 48° 33′ 0″ N 22° 59′ 0″ O / 48.55000 °N, 22.98333 °O (mapo)
- Areo: km²
- Alto super marnivelo: 204 m
- Loĝantaro: 17900
- Poŝtkodo: 89300
- Telefonprefikso: +380 3133
- Aŭtokodo: AO
Situo
Svaljava situas ĉe bordo de Latorica sub la montoj. La urbo estas trafika nodo, ĉefvojoj kaj fervojoj estas al Niĵnij Vorota, Ĥust (urbo) kaj Mukaĉeve.
Historio
La loko estis loĝata dum la bronzepoko. En 895 la hungaraj gentoj ĉi tie trairis Karpatojn kaj setlis en la ebenaĵo. La unua mencio devenis el 1263 pri la loko. La proksimaj altaj montoj iomete defendis la komunumon de ŝtormoj de la historio. Post la mezepoko ĝi apartenis al princlando Transilvanio. Francisko Rákóczi la 2-a veninta el Pollando tie renkontiĝis kun estroj de ribeluloj. Familio Schönborn (ŝonborn) en 1728 akiris la kampojn, kaj la vilaĝo komencis prosperi kaj en 1798 iĝis kampurbo.
En 1910 Solyva havis 3802 da loĝantoj (1698 rutenoj, 1115 germanoj, 735 hungaroj kaj 195 slovakoj. Ĝis 1920 Szolyva apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Szolyva (kies distriktejo estis), poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Svaljava/Szolyva. Ekde 1945 Svaljava apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.
Famuloj
En la iama Szolyva mortis piaristo Alajos Könnye.
Ĝemelkomunumoj
Balassagyarmat, Hungario
Nyírmihálydi, Hungario
Stará Ľubovňa, Slovakio
Veľké Kapušany, Slovakio
Židlochovice, Ĉeĥio
Menciindaĵoj, vidindaĵoj
- Memorparko. Svaljava estas granda tombejo de la hungareco. La Ruĝa Armeo tie formis kolektotendaron en 1945, kie ili kolektis hungarojn, parte ili mortis pro la malhumanaj statoj, parte ili poste trudlaboris en Sovetunio. Dum periodo de sendependa Ukrainio oni komencas formi indan memorparkon.
- Acida kuracakvo estas longe konata.
- Grek-katolika preĝejo el 1758.
- Tombo de hungaro alveninta en 895 estis trovita en la 19-a j.c., poste kapelo konstruiĝis, kiun la rusoj detruis.
Referencoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





