Solotvino
| Solotvino | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| kampara loĝloko en Ukrainio limurbo | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 90575-578 | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 8 632 (2019) [+] | ||||
| Loĝdenso | 778 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 47° 58′ N, 23° 52′ O (mapo)47.95972222222223.866944444444Koordinatoj: 47° 58′ N, 23° 52′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 281 m [+] | ||||
| Areo | 11,1 km² (1 110 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Solotvino (ukraine Солотвино, ruse Солотвина, hungare Aknaszlatina, rumane Slatina aŭ Hăndal (Ocna), slovake Kostel Solotvonski) estas mina urbotipa loĝloko en Ukrainio, en la Transkarpata provinco, en la distrikto de Tjaĉiv.


Bazaj informoj
- 47° 57′ 0″ N 23° 55′ 48″ O / 47.95000 °N, 23.93000 °O (mapo)
- Areo: 11 km²
- Supermara alteco: 281 m
- Loĝantaro: 8950
- Poŝtkodo: 90575
- Telefonprefikso: 3134
- Aŭtokodo: AO
Geografio
Solotvino situas ĉe la dekstra bordo de Tiso, (transrivere troviĝas Sighetul Marmației en Rumanio havanta gravan ponton, kiu estas limotrapasejo); laŭ ĉefvojo Uĵhorodo-Raĥiv, laŭ fervojo Ĉop-Velikij Biĉkiv. Tjaĉiv troviĝas 25 km-ojn.
Historio
Antaŭ la hungaroj romianoj minis salon. La ministoj partoprenis en ribelo de György Dózsa kaj en liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a. Post la mezepoko Hungario disfalis, Aknaszlatina apartenis al princlando Transilvanio. En la 18-a kaj 19-a j.c.-oj la mino prosperis kaj etendiĝis. La fervojo atingis la minurbon en 1910. Tiutempe vivis tie 2300 homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Aknaszlatina apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, poste al Ĉeĥoslovakio. Tiutempe la minado furoris, la salo liveriĝis al Ĉeĥio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Solotvino/Aknaszlatina. Dum la bataloj en 1944 la ponto detruiĝis. La alveninta Ruĝa Armeo deportis 690 da hungaroj al la gulago. Ekde 1945 Solotvina apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2002 la ponto rekonstruiĝis, sed nur en 2007 ĝi ekfunkciis. En unu el la forlasitaj minejoj en la profundeco hospitalo funkcias.
Legendo pri la salo
Tiu ĉi legendo vivas ankaŭ en Pollando. "Kunigunda", filino de Béla la 4-a, ĵetis oran ringon al la profundo de la salomino, poste ŝi vojaĝis al sia edzo apud Krakovo. Ŝi tie ordonis fosi al la profundo. La laboristoj trovis tavolon de salo, sed ili trovis ankaŭ la oran ringon.
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) de 1856
- sala kuracbanejo
- muzeo pri la salominado
Famuloj
En la iama Aknaszlatina naskiĝis:
- hungara geofizikisto László Facsinay
- hungara metalurgia inĝeniero István Csermely
- hungara mineja inĝeniero Albert György.
- hungara skulptisto Sándor Rétfalvi
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




