Suda vinio

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Suda vinio

Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes, Papagoformaj
Familio: Psittaculidae, Psitakuledoj
Subfamilio: Loriinae, Lorienoj
Genro: Vini
Lesson, RP, 1833
Specio: Suda vinio, V. australis
(Gmelin, JF, 1788)
Vini australis
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Suda vinio (Vini australis), konata ankaŭ kiel Blukrona vinio, estas specio de papagaj birdoj, en la familio Psittaculidae. Ĝi troviĝas tra la Insularo Lau (Fiĝioj), Tongo, Samoo, Niuo kaj apudaj insuloj, kiel: ʻAlofi, Fotuhaʻa, Fulago, Futuno], Haʻafeva, Niuafoʻou, Moce, Niuo, Ofu, Olosega, Samoo, Savaiʻi, Tafahi, Taʻu, Tofua, Tongo, Tungua, ʻUiha, ʻUpolu, Varoa, Vavaʻu, kaj Voleva.

Temas pri 19 cm verda lorio kun tre ruĝa gorĝareo, brilblua krono, kaj ventromakulo nuanca el ruĝa supre ĝis purpura malsupre.

Taksonomio

La Suda vinio estis formale priskribita en 1788 fare de la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en lia revizita kaj etenda eldono de la verko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae. Li metis ĝin kun ĉiuj aliaj papagoj en la genron Psittacus kaj stampis la dunoman nomon Psittacus australis.[1] Gmelin bazis sian priskribon sur la "Blue crested parrakeet" kiun priskribis en 1781 la angla ornitologo John Latham en sia verko A General Synopsis of Birds. Latham kredis, ke lia specimeno devenis el Havajo (Sandviĉaj Insuloj), sed tio estis erara; la specimeno devenis el la Samoaj Insuloj.[2][3]

La blukrona lorio estas nun metita en la genron Vini kiun enkondukis en 1833 la franca natursciencisto René Lesson.[4]

La genronomo estas tahitia vorto por loka birdo.[4][5][6]

Kutimaro

Ĝi estas ankoraŭ ofta, sed malpliiĝas sur kelkaj insuloj, ŝajne pro predado fare de ratoj. Ili vizitadas areojn kun florantaj arboj, inkluzive de kokosplantejoj kaj ĝardenoj, kutime en malgrandaj grupoj de malpli ol ĉirkaŭ 15 individuoj aŭ en paroj dum la reprodukta sezono. Ĝi manĝas nektaron, polenon kaj molajn fruktojn, precipe naturajn hibiskojn kaj kokoson. La blukrona lorio nestas en truoj en arboj, sed ankaŭ povas fosi nestkavernojn en terbordoj.

Referencoj

  1. Gmelin, Johann Friedrich. (1788) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 1 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
  2. Latham, John. (1781–1785) A General Synopsis of Birds 1, Part 1. London: Printed for Benj. White.
  3. (1937) Check-List of Birds of the World 3. Harvard University Press.
  4. 4,0 4,1 Lesson, René P.. (1833) Illustrations de zoologie, ou, Recueil de figures d'animaux peintes d'après nature (france). Paris: Arthus Bertrand. Por la dato de publikigo vidu: Dickinson, E.C.. (2011) Priority! The Dating of Scientific Names in Ornithology: a Directory to the literature and its reviewers. Northampton, UK: Aves Press. ISBN 978-0-9568611-1-5.
  5. [Davies, John] (1851). "Vini". A Tahitian and English Dictionary. Tahiti: London Missionary Society's Press. p. 314. "the name of a small paroquet"
  6. Wahlroos, Sven (2002). "Vini". English-Tahitian Tahitian-English Dictionary. Honolulu: Māʻohi Heritage Press. p. 684. "(1) Tahiti parakeet; (2) small birds of various species imported to Tahiti"

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.