Vini
Suda vinio, Vini australis
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Vini estas genro de papagaj birdoj, en la familio Psittaculidae. Ili estas endemiaj de insuloj de tropika Pacifiko. Estas dek unu vivantaj specioj de tiuj malgrandaj lorioj kun teritorioj el la Bismarkoj tra Fiĝioj, Samoo, Franca Polinezio, kaj orienten tiom for kiom ĝis Insulo Henderson. Ĉiuj membroj de la genro havas rimarkindajn brilajn plumarojn, aparte ĉe la malkutimaj tutbluaj Blua vinio kaj la Ultramara vinio.
La Vini-lorioj estas tre minacataj de homaj ŝanĝoj al siaj insuloj. La plej multaj specioj perdiĝis el pluraj insuloj kaj du specioj formortis eĉ antaŭ la alveno de eŭropaj esploristoj en la Pacifiko. En 2017, du specioj estas listigitaj kiel endanĝerigitaj specioj fare de la IUCN kaj du estas konsiderataj vundeblaj.[1] Ili estas ĉefe minacataj de enkondukitaj specioj, kiel ratoj, kaj habitatperdo.
Taksonomio
La genron Vini enkondukis en 1833 la franca natursciencisto René Lesson por la Vinio de Kuhl.[2][3] La genronomo estas la Tahitia vorto por loka birdo.[2][4][5]
Tiu ĉi genro iam inkludis nur la Sudan, la Ultramaran, de Stephen, de Kuhl, kaj la Bluan viniojn (same kiel la formortintaj Sinoto-vinio kaj Konker-vinio); la Koluma vinio estis iam metita en la monotipa genro Phigys, kaj la ceteraj kvin specioj estis metitaj en Charmosyna. Studo pri la molekula filogenetiko de la viniaj lorioj publikigita en 2020 kondukis al revizio de la genraj limoj.[6][7][8]
Specioj
La genro enhavas 11 speciojn, nome la jenaj:[8]
| Bildo | Ordinara nomo | Scienca nomo | Distribuado |
|---|---|---|---|
| Ruĝgorĝa vinio | Vini amabilis | Fiĝioj | |
| Suda vinio | Vini australis | Futuno (Valiso kaj Futuno), Insularo Lau, Niuo, Samoa Insularo kaj Tongo | |
| Novkaledonia vinio | Vini diadema | Nov-Kaledonio | |
| Vinio de Kuhl | Vini kuhlii | Aŭstralaj Insuloj (Rimatara), Kukinsuloj (Atiu) kaj Kiribato (Liniaj Insuloj) | |
| Vinio de Meek | Vini meeki | Salomonoj | |
| Palma vinio | Vini palmarum | Santakruzaj insuloj kaj Vanuatuo | |
| Blua vinio | Vini peruviana | Franca Polinezio kaj Kukinsuloj | |
| Ruĝmentona vinio | Vini rubrigularis | Bismarkoj | |
| Vinio de Stephen | Vini stepheni | Insulo Henderson en Pitkarna Insularo | |
| Koluma vinio | Vini solitaria | Fiĝioj | |
| Ultramara vinio | Vini ultramarina | Markizinsuloj |
Referencoj
- ↑ "The IUCN Red Data List of Threatened Species: Vini". IUCN Red List. International Union for Conservation of Nature. Alirita la 4an de Oktobro 2017.
- ↑ 2,0 2,1 Lesson, René P.. (1833) Illustrations de zoologie, ou, Recueil de figures d'animaux peintes d'après nature (france). Paris: Arthus Bertrand. Por la publikiga dato oni vidu: Dickinson, E.C.. (2011) Priority! The Dating of Scientific Names in Ornithology: a Directory to the literature and its reviewers. Northampton, UK: Aves Press. ISBN 978-0-9568611-1-5.
- ↑ (1937) Check-List of Birds of the World 3. Harvard University Press.
- ↑ [Davies, John] (1851). "Vini". A Tahitian and English Dictionary. Tahiti: London Missionary Society's Press. p. 314. "the name of a small paroquet"
- ↑ Wahlroos, Sven (2002). "Vini". English-Tahitian Tahitian-English Dictionary. Honolulu: Māʻohi Heritage Press. p. 684. "(1) Tahiti parakeet; (2) small birds of various species imported to Tahiti"
- ↑ (2020) “Uneven missing data skew phylogenomic relationships within the lories and lorikeets”, Genome Biology and Evolution 12 (7), p. 1131–1147. doi:10.1093/gbe/evaa113.
- ↑ (2020) “Improved systematics of lorikeets reflects their evolutionary history and frames conservation priorities”, Emu - Austral Ornithology 120 (3), p. 201–215. doi:10.1080/01584197.2020.1779596. Bibkodo:2020EmuAO.120..201J. 222094508.
- ↑ 8,0 8,1 Parrots, cockatoos. IOC World Bird List Version 11.2. International Ornithologists' Union (Julio 2021). Alirita 21a de Julio 2021 .
Eksteraj ligiloj
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


