Starpath
| Starpath | ||
|---|---|---|
| entrepreno | ||
| Dum | 1981 - 1983 | |
| Sidejo | Livermore | |
| Lando | Usono | |
| Agokampo | Starpath Supercharger | |
| Posedata de | Epyx vd | |
Starpath estis usona firmao konata pro la kreado de la Starpath Supercharger en aŭgusto 1982. La kompanio estis fondita sub la nomo Arcadia Corporation en 1981 fare de Alan Bayley, Robert Brown, kaj Craig Nelson. Ĝi baldaŭ ŝanĝis sian nomon al Starpath pro varmarkaj kialoj, ĉar alia firmao jam publikigis videoludilon nomitan Emerson Arcadia 2001.[1][2]
Starpath Supercharger estas periferia kartoĉo-legilo por Atari 2600, kiu pligrandigas la kapablojn de la aparato aldonante pli da ĉefmemoro. Ĝi ebligis pli alt-rezoluciajn grafikojn kaj pli kompleksajn ludojn, kaj provizis konektilon por aldoni standardan kasedon, tiel permesante ŝargi pli grandajn ludojn konservitajn sur bendo.
Dum la videoluda konzola merkato kolapsis, la sorto de Starpath komencis malboniĝi. La vendo de iliaj ekzistantaj titoloj malpliiĝis akre dum la merkato estis inundita de ludoj. Vendistoj ankaŭ montris malintereson en stokado de novaj titoloj, ĉar ili ne povis vendi kion ili jam havis. Sen sufiĉa kapitalo por transiri al disvolvado por la merkato de hejmaj komputiloj, Starpath serĉis aĉetanton. Epyx akiris la kompanion en 1984.[3] Kelkaj disvolvistoj daŭre laboris ĉe Epyx post la kuniĝo kaj transiris al kreado de videoludoj por hejmaj komputilaj. Unu el la lastaj titoloj disvolvitaj ĉe Starpath, "Sweat! The Decathlon Game" por Atari 2600 ekipita de Supercharger, estis re-evoluigita por Commodore 64.[4] Renomita kiel Summer Games, ĝi fariĝis granda sukceso por Epyx, rezultigante longan sinsekvon de adaptiĝoj, daŭrigoj, kaj kromproduktoj. Scott Nelson, la disvolvisto de "Sweat!", laboris kaj pri Summer Games kaj pri ties rekta daŭrigo Summer Games II. En 2004, rajtoj pri Starpath-ludoj apartenis al Bridgestone Multimedia, religia amaskomunikila kompanio.
Referencoj
- ↑ The Dot Eaters - Epyx | The Dot Eaters
- ↑ Arcadia has a new name, 1982-11-07, Arcade Express Newsletter, Volume 1 no.7
- ↑ This week:News Brief:More games:Epyx, Page 30, InfoWorld, Jan 9-16, 1984, Epyx, ...announced it will acquire Starpath... The Starpath inventory of games and Superchargers will be closed out before the acquisition.
- ↑ Milne, Rory (July 2021). "The Evolution of Summer". Retro Gamer. No. 222. Future plc. p. 34.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

