Srebrenica
Srebrenica aŭ Srebrenjica estas urbo en Bosnio kaj Hercegovino kaj situas nordoriente de Sarajevo proksime al la limo de Serbio. Srebrenica apartenas hodiaŭ al Serba Respubliko (Republika Srpska). La loĝantaro de la urbo estas ĉirkaŭ 21 000, kiuj estas preskaŭ senescepte serboj, duono de ili estas rifuĝintoj el la Bosna-Kroata Federacio. La urbo fifamiĝis en julio 1995, kiam bosniaj serboj kun gvido de generalo Ratko Mladić okupis la islaman enklavon kaj ĉiun viran personon - eĉ junajn kaj maljunajn - murdis, masakris. Mortis ĉirkaŭ 8.000 homoj. La tie deĵorantaj nederlandaj blukaskuloj povis fari nenion kontraŭ la masakro. Ankaŭ en la jaro 2004 oni trovis novajn amastombejojn. En 2005 aperis en la haga proceso kontraŭ Slobodan Miloŝeviĉ videofilmo pri masakroj de muzulmanoj fare de serbaj soldatoj. Vidu ankaŭ |