Spekea gazelo
La Spekea gazelo (Gazella spekei) estas la plej malgranda el la specioj de gazelo. Ĝi estas limigita al la Korno de Afriko, kie ĝi loĝas en ŝtoneca arbustaro, herbejaj stepoj, kaj duon-dezertoj.[2] Tiu specio estis foje konsiderata kiel subspecio de la Dorkas-gazelo, kvankam tio estas nuntempe jam amplekse malakceptata.[3] Akra habitata fragmentado malhelpas la taksadon de la naturaj migrantaj aŭ nomadaj modeloj de G. spekei.[4] Ties nombroj estas sub minaco, kaj spite de la pliigo en populacio, la IUKN en 2007 anoncis, ke ties statuso estis ŝanĝita el vundebla al endanĝerita. Kaptiva populacio estas retenita, kaj la natura populacio ekzistas en malpli ol dekoj da miloj. Je 2008, tiu gazelo estis klasita kiel endanĝerita en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. La Spekea gazelo estis nomita laŭ John Hanning Speke, nome brita esploristo de Centra Afriko. Referencoj
Eksteraj ligiloj |