Soonwald

Soonwald
montara sistemo
Plej alta supro Ellerspring (657 m)
Situo Rejnlando-Palatinato
Montaro Hunsrück
Geografia situo 49° 55′ N, 7° 37′ O (mapo)49.91327.6121Koordinatoj: 49° 55′ N, 7° 37′ O (mapo) f4
Soonwald (Rejnland-Palatinato)
Soonwald (Rejnland-Palatinato)
DEC
Situo de Soonwald
Soonwald (Germanio)
Soonwald (Germanio)
DEC
Situo de Soonwald
Map
Soonwald
Mineraloj Kvarcito-Kresto
vdr

La Soonwald [prononco "ZO:Nvalt"] estas ĝis 657 m alta parto de la mezmontaro Hunsrück en Rejnlando-Palatinato, Germanio.

Geografio

La Soonwald

La mezmontara regiono estas dense kovrata de arbaroj. Ĝi situas okcidente kaj sude en la distrikto Rhein-Hunsrück kaj oriente kaj norde en la distrikto Bad Kreuznach. La suda limo estas la valo de la rivero Nahe. La regiono etendiĝas ĉirk. 40 km en sudokcident-nordorienta direkto de la valo de la rivero Simmer ĝis la valo de la rojo Guldenbach.

Ĉiudirekte ĉirkaŭ Soonwald troviĝas pliaj altejoj kaj arbaroj: sudokcidente Lützelsoon kaj la iomete pli okcidente Idarwald, sudoriente Gauchswald kaj nordoriente la Binger Wald, Por kelkaj geografoj la Lützelsoon kaj Binger Wald ne estas apartaj regionoj sed apartenas al Soonwald. La tuta areo nomiĝas tiam „Großer Soon“ (Granda Soon). Soonwald kaj Lützelsoon formas neinterrompitan arbaran areon kun grandeco de pli ol 20.000 ha. Soonwald estas ekde 2005 parto de la Naturpark Soonwald-Nahe.

Klimato

Pro la altecdiferenco de ĉirk. 500 m la averaĝa jara temperaturo sur la montopintoj estas apenaŭ 7 °C kaj pli ol 2 °C malpli alta ol en la valo de Simmerbach apud Kellenbach. Samtempe la perceptaĵkvanto estas pli ol 800 mm, t.e. unu kvarono pli ol en la valoj.

Flaŭro kaj faŭno

La flaŭro en Soonwald estas multfaceta kaj parte unika. Ekzistas tie ĉirk. 850 (!) specioj de filikoj kaj florplantoj. La plej ofta arbo estas piceo kaj fago. Krome kreskas kverko, alno, abio und duglaso. La tradicia monokulturo iom post iom malaperas kaj estas anstataŭigata de miksaj arbaroj.

Faŭno: Laŭ ornitologiaj asocioj (ekzemple „Birdlife“) ekzistas jenaj birdospecioj en Soonwald: nigra pego, granda lanio, eŭropa alciono, griza pego, mezgranda buntpego, ruĝdorsa lanio, nigra cikonio, ruĝa milvo kaj vespobuteo. Ĉasbestoj kiel ruĝa cervo, apro, kapreolo kaj vulpo ne maloftas en Soonwald.

Sur la „Rennweg“

Etimologio kaj historio

La unua dokumentita mencio kiel "silva sana" fare de la Abatejo Prüm estas el la jaro 868. En 1128 aperas "nemus sane", 1190 "waldt San", 1438 "off dem Sane", poste "San" kaj fine Soonwald. Multnombras la provoj trovi rilaton inter „Senn“ (=paŝtejo) aŭ “sone“ (=porkaro). la vortoj atestas, ke la arbaro estis dum jarcentoj paŝta arbaro.

Tumuloj, kiel la „Malnova tombo“ sude de Argenthal kaj burgruinoj pruvas ke la en la regiono jam frue setlis homojn. En la mezepoko estis konstruataj multaj burgoj por protekti la ercminejojn kaj la ferfandejojn kiel ekzemple la „Gräfenbacherhütte“. la regionaj poetoj („Hunsrück-poetoj“) Otto von Vacano kaj Peter Joseph Rottmann prikantis dum la 19-a jarcento. La pitoreskajn ruinojn de Wildburg kaj de Koppenstein sur la norda kresto de Soonwald.

Ekonomio

La Soonwald ĉefe liveras lignon el la vastaj arbaroj, sed ankaŭ ekzistas ŝtonminejoj, kie oni rompas kvarciton ĉsfe por uzi la materialon por konstrui vojojn. Nuntempe oni fohakas grandan areon en la komunumoj de Ellern, Dörrebach kaj Seibersbach por konstrui Ventoparkon.[1]

Mastrumado

Pluraj forstoficejoj rande de Soonwald mastrumis la arbaron ĝis la 1990aj jaroj

La forstejo Entenpfuhl ĉe Bad Sobernheim

Nuntempe estas nur la centra forstejo Soonwald kun la sidejo en Entenpfuhl. [2].

Turismo

La Bollinger-kverko

Jenaj vidindaĵoj troviĝas en aŭ rande de la regiono:

Montoj

Fluantaj akvejoj

Jenaj akvejoj estas en aŭ rande de la Soonwald:

Ties flankriveroj:

Loĝlokoj

La lokoj estas:

Proksimas jenaj urb(et)oj:

Famaj Soonwald-anoj

Literaturo

  • Erich Bauer: Der Soonwald. Auf den Spuren des Jägers aus Kurpfalz. DRW-Verlag, Stuttgart 1974.
  • Uwe Anhäuser: Sagenhafter Hunsrück. Rhein-Mosel-Verlag, Alf 1995, ISBN 3-929745-23-2.
  • Uwe Anhäuser: Kultur-Erlebnis Hunsrück. Literaturverlag Dr. Gebhardt und Hilden, Idar-Oberstein 2000, ISBN 3-932515-29-3.
  • Uwe Anhäuser: Schinderhannes und seine Bande. Rhein-Mosel-Verlag, Alf 2003, ISBN 3-89801-014-7.
  • Uwe Anhäuser: Die Ausoniusstraße von Bingen über den Hunsrück nach Trier. Ein archäologischer Reise- und Wanderführer. Rhein-Mosel-Verlag, Alf 2006, ISBN 3-89801-032-5.
  • Heinz Fischer: Der Hunsrück. Portrait eines Mittelgebirges. Heinz-Fischer-Selbstverlag, Koblenz 2009, ISBN 978-3-00-027955-3.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. soonwald.de[rompita ligilo] (ligiloj)
  2. Landesforsten Rheinland-Pfalz: Forstamt Soonwald, vidita la 15-an de septembro 2016.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.