Binger Wald



La Binger Wald aŭ arbaro de Bingen estas ĝis 638,6 m alta parto de la mezmontaro Hunsrück en Rejnlando-Palatinato, Germanio.
Geografia situo
La pejzaĝo Binger Wald situas ĉe la limo inter la distriktoj Mainz-Bingen (nordo ĝis sudoriento), Bad Kreuznach (sudo) kaj Rehin-Hunsrück (okcidento). La arbaro troviĝas inter la la nordorienta fino de la Hunsrück-ĉefa kresto (nordokcidento), de la Rejna valo (nordo kaj nordoriento). Je la alia flanko de la Rejno troviĝas la mezmontaro Taunus. La Soonwald limas je sudokcidento.
Flaŭro kaj faŭno
En la arbaro de Bingen konsistas je ĉ. 40 % el kverkoj. Ĉefe kreskas miksarbaro. La arbara areo havas grandecon de ĉ. 7.000 ha.
Historio

Megalitaj tombejoj en la sudoriento de von Dichtelbach, burgoj kaj hodiaŭaj setlejoj kaj vilaĝoj atestas, ke la regiono jam estis loĝata ekde longe. El la romia epoko estas restaĵoj de Villa Rustica kaj konstruaĵrestaĵoj apud forstdomo de Lauschhütte. Tra la arbaro de Bingen iras la Ausonius-strato, militista interligo inter Bingen kaj Treviro.
Montoj
La plej alta monto en la arbaro de Bingen estas la monto Kandrich (alteco 638,6 m), kaj la plej malalta parto estas en la rejna valo apud Niederheimbach (alteco 80 m). Jen la plej gravaj montoj kun alteco en metroj super marnivelo:
- Kandrich (alteco 638,6 m) – kun ventogeneratoro
- Salzkopf (alteco 627, 6 m ) – kun panorama turo
- Franzosenkopf (alteco 617,3 m)
- Auerhahnkopf (alteco 574,1 m)
- Druidenberg (alteco 384,7 m)
Riveroj
Ene kaj rande de la arbaro de Bingen fluas interalie jenaj riveretoj:
- Guldenbach – alfluanto de la rivero Nahe, en sudokcidento kaj sudo
- Rejno oriento kaj nordoriento
- Morgenbach – fontas en la regiono de la monto Salzkopf, kaj fluas orienten kie ĝi enflua apud la Burgo Reichenstein en la Rejno.
Lokoj
Jen listo de lokoj rande de la arbaro de Bingen:
- Bacharach – je la norda rando en la rejna valp
- Trechtingshausen – je la nordorienta rando en la Rejna valo
- Bingen – je la oriento rando
- Weiler – je la sududorienta rando
- Waldalgesheim – je la sudorienta rando
- Stromberg – am Südrand
- Seibersbach – je la sudokcidenta rando, rande de la Soonwald
- Rheinböllen – je la okcidenta rando
- Daxweiler – je la sudokcidenta rando
Vidindaĵoj

- Burgo Hohneck – supre de la Rejna valo
- Burgo Reichenstein – supre de la Rejna valo
- Burgo Rheinstein – supre de la Rejna valo
- Burgo Sooneck – supre de la Rejna valo
- rokoj en la valo de Morgenbach apud Bingerbrück
- Bestoĝardeno Hunsrück – iom nordokcidente de la arbaro de Bingen
- Salzkopf-turo – 24 m alta panorama turo sur la monto Salzkopf ( alteco 628 m )
- iama vizitminejo Waldalgesheim – sudsuoriente de la arbaro
- Siebenburgenblick – elrigardpunkto nordokcidente de la Burgo Sooneck kun rigardfo en la Rejna valo kaj sep burgoj
- Villa Rustica – romia bieno supre de la Rejna valo
Literaturo
- Uwe Anhäuser: Die Ausoniusstraße von Bingen über den Hunsrück nach Trier. Ein archäologischer Reise- und Wanderführer. Rhein-Mosel-Verlag, Alf/ Mosel 2006, ISBN 3-89801-032-5
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Geoinformationsportal Binger Wald mit interaktiver Karte Arkivigite je 2021-05-07 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.