So Gilsu
| So Gilsu | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 27-an de aprilo 1944 (82-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Sud-Koreio |
| Alma mater | Universitato Dankuk |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
SO Gilsu (naskiĝis la 27-an de aprilo 1944) estas korea esperantisto kaj profesoro pri ekonomiko ĉe Universitato Sokyong en Seulo. Li esperantistiĝis en 1966. Ekde 2016 honora membro de UEA.
Li doktoriĝis en 1979 kaj ekde tiu jaro estis profesoro pri ekonomiko en la Universitato Sokyong en Seulo. Li estis ankaŭ direktoro de la Korea Asocio pri Ekonomika Historio kaj prezidanto de la Instituto pri la Historio de Kogurjo. Li lernis E-on en 1966 kaj unue aktivis en la junulara movado, i.a. kiel prezidanto de Korea E-Junularo. Li estis sekciestro de ILEI en Koreio kaj vicprezidanto de Korea E-Asocio. En UEA li membriĝis en 1971 kaj estis komitatano kaj estrarano pri la azia agado kaj pri faka kaj scienca aplikado 1989-1995. Kiel estrarano li redaktis la bultenon Esperanto en Azio 1990-1993 kaj fondis la Komisionon pri Azia E-Movado en 1994. Li prelegis en la Internaciaj Kongresaj Universitatoj en Varno (1978), Braziljo (1981), Budapeŝto ( 1983), Varsovio (1987) kaj Seulo (1994). Krome, en la 97-a UK en Seulo li estis rektoro de IKU. So aŭtoris la lernolibrojn Kursolibro de Esperanto (7-a eld. 1982) kaj Praktiko de Esperanto (1976, 2-a eld. 1981). Li instruis E-on i.a. en pluraj koreaj universitatoj, en la Nord-Amerika Somera Kursaro en San-Francisko kaj en Aŭstralio. [1]
Partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.
Tradukado
Li esperantigis la infanlibrojn de Shel Silverstein, Mi serĉas mian perditan... (1976/1983) kaj La sindonema arbo (1983)[2].
Eksteraj ligiloj
So Gilsu multe vojaĝas. Fotojn de siaj vojaĝoj li publikigas en sia dulingva blogo ĉe http://blog.naver.com/sokoguryo/
Fontoj
- ↑ Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 621: Novaj Honoraj Membroj de UEA, la 24-a de julio 2016 esperante
- ↑ Shel Silverstein, La sindonema arbo. (Trad. So Gilsu). Seulo: Korea Ligo de Esperantistaj Instruistoj, 1983.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

