Sleim AMMAR (arabe سليم عمار, vera nomo Abdessalem Ben Hedi Ammar,[1] naskiĝis la 30-an de junio 1927 en la urbo Sousse de Tunizio; mortis la 6-an de novembro 1999 en Le Plessis-Robinson, Francio) estis tunizia psikiatro, psikoterapiisto kaj verkisto. Li fondis la magreban psikiatrion kaj ankaŭ estis ekvivalenta membro de la Araba Akademio de Damasko.[2]; [3]
Vivo
Naskiĝinta en 1927 en Sousse, li diplomiĝis ĉe la Fakultato de Medicino de Parizo en 1954. Li estis la unua profesoro pri psikiatrio kaj medicina psikologio ĉe la Fakultato de Medicino de Tunizo de 1980 ĝis 1986. Sleim Ammar estas konsiderita unu el la pioniroj de nordafrika psikiatrio kaj konata pro siaj poemoj en la franca kaj la araba.
Ammar mortis la 6-an de novembro 1999 en Le Plessis-Robinson.
Publikaĵoj (elekto)
- En souvenir de la médecine arabe - Quelques-uns de ses grands noms, Tunis, Imprimerie Bascone & Muscat, 1965.
- Poème de la médecine arabe, Tunis, Alif, 1990, 153 p. (ISBN 978-9973716187).
- Autopsie de la guerre, Tunis, L'Art de la composition, 1992, 168 p. (ISBN 978-9973172563).
- Poème de la folie, Tunis, L'Art de la composition, 1993, 302 p. (ISBN 978-9973173843).[4]
- Ibn Al Jazzar et l'école médicale de Kairouan, Sousse, Faculté de médecine Ibn El Jazzar de Sousse, 1994, 135 p. (ISBN 978-9973174802).
- Itinéraires: 153 poèmes écrits de 1987 à 1993, 1995, 387 p. (ISBN 978-9973175243).
- Problèmes de notre temps : 167 poèmes écrits de 1988 à 1995, Ben Arous, Imprimerie principale, 1996, 479 p. (ISBN 978-9973176493).
- Abû Bekr Er-Razi, Rhazès : le Galien des arabes, 1997, 200 p. (ISBN 978-9973177575).
- Ibn Sina Avicenne: la vie et l'œuvre, Tunis, L'Or du Temps, 1998, 134 p. (ISBN 978-9973757432).
Bibliografio
- Hommage à Sleïm Ammar : l'homme et l'œuvre, Carthage, Beït El Hikma, 2000, 192 p. (ISBN 978-9973929600).
Notoj
|