Skvamecnuka amazono
En nubarbaro de okcidentaj Andoj en Ekvadoro
| ||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
| Amazona mercenarius | ||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
La Skvamecnuka amazono (Amazona mercenarius), konata ankaŭ kiel Skvamecnuka papago, estas specio de papago en la subfamilio Arinae de la familio Psittacidae, de afrikaj kaj amerikaj papagoj. Ĝi troviĝas laŭlonge de Andoj en la norda parto de Sudameriko. Iliaj naturaj habitatoj estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de malaltaj teroj kaj de montararbaroj.
Taksonomio kaj sistematiko
Oni agnoskis du subspeciojn, nome la jenaj:
A. m. mercenarius- la nomiga subspecio.
A. m. canipalliata- simila al la nomiga, sed havas kaŝitajn kaŝtankolorajn markojn anstataŭ la ruĝan speguleton en la bazoj de la unua ĝis la tria flugilplumoj duarangaj.[1]
Aspekto
Plenkreskuloj estas 34 cm longaj kaj pezas 300 g. Nomigaj formoj estas helverdaj, kun malhelverdaj plumoj nuancitaj per obtuza blua/nigra kaj kun obtuza nigra pinto de la krono ĝis la nuko. La okuloj estas ruĝaj kun palgriza okulringo. La unua ĝis la tria duarangaj flugilplumoj havas ruĝajn bazojn, dum la ceteraj flugilplumoj havas verdajn bazojn. La karpala rando estas flava mikse kun ruĝa kaj oranĝa. La vosto estas verda kun flavverda bendo, kun la flanka vostoplumo strieca per ruĝa kaj bluviola koloroj kaj la plej ekstera vostplumo bordita per bluviolkolora. La beko estas griza kaj kornokolora. Junuloj aspektas similaj al plenkreskuloj, sed posedas palkornokoloran bekon nuance per grizaj kaj brunaj okuloj.[2]
Voĉo
Ili faras varion de alvokoj kaj voĉoj.[1] Unu el la plej ofta estas ripetita ka-lii.[2]
Kutimaro kaj ekologio
Ĝi kutime troviĝas en paroj aŭ malgrandaj birdaroj. Nestoj kutime troviĝas en neatingeblaj lokoj.[1] Ĝi estas priskribita kiel timema birdo.[3]
Dieto
Oni observis ĝin manĝanta figojn kaj aliajn fruktojn. Ĝi povas ankaŭ manĝi maizon.[1] Ĝi manĝas matene kaj posttagmeze, kaj grandaj birdaroj moviĝas al kaj de komunaj birdejoj al manĝejoj.[1]
Reproduktado
Ĝia reprodukta sezono estas de marto ĝis majo. Nestoj kutime estas en neatingeblaj lokoj. Ovoj estas ovalformaj kaj 35,5 mm × 28,0 mm grandaj.[1]
Distribuado kaj habitato
Ĝi troviĝas en Bolivio, Kolombio, Ekvadoro, Peruo, kaj Venezuelo. Ĝi troviĝas je altitudoj de 800–1 600 m super marnivelo.[1] Ene de sia teritorio, ĝi kutime estas la sola specio en sia genro.[2] Ĝi vivas en montetaj kaj montaraj arbaroj en la supraj tropikaj, subtropikaj kaj moderklimataj areoj. Ĝi ankaŭ vivas en malfermaj arbaroj enhavantaj grandajn arbojn, malfermaj arbaroj sur krestoj, kaj en arbarkovritaj valoj kaj ravinoj en la parama zono.[1]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Scaly-naped Amazon (Amazona mercenarius) | Parrot Encyclopedia. Alirita 2021-05-12 .
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Forshaw, Joseph M.. (2010-09-27) Parrots of the World (angle). Princeton University Press. ISBN 978-1-4008-3620-8.
- ↑ Scaly-naped Amazon (Amazona mercenarius) | Parrot Encyclopedia.
- Juniper & Parr (1998) Parrots: A Guide to Parrots of the World; (ISBN 0-300-07453-0).
- Forshaw, Joseph M.; Cooper, William T. (1978). Parrots of the World (2a eld.). Melbourne: Landsdowne Editions. ISBN 0-7018-0690-7.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



