Okulringo

Ĉirkaŭokulo aŭ okulringo[1] estas kolora areo de nuda (senpluma) haŭtaĵo, aŭ formata de tre malgrandaj plumoj, ĉirkaŭ la okulo de kelkaj birdospecioj kun formo proksimuma de cirkla krono.[2] La ĉirkaŭokuloj senplumaj estas de naturo kvazaŭ karunkla. Ties larĝo kaj koloro varias multe laŭ la diversaj specioj. Ĉe kelkaj birdoj la okulringo rimarkinde elstaras, per intensaj koloroj kiuj kontrastas kun la ĉirkaŭa plumaro; dum ĉe aliaj ties koloro koincidas kun tiu de la plumaro kapa aŭ kun tiu de la iriso de la ĉirkaŭata okulo.
Utilo
La koloraro de la okulringoj povas esti utila por la identigo de la diversaj birdospecioj. Utilas por diferencigi kelkajn speciojn similajn, kaj por distingi inter seksoj aŭ aĝogrupoj, ĉar ĉe kelkaj birdospecioj la ĉirkaŭokuloj povas havi distingajn nuancojn laŭ la individuo estas ĉu masklo aŭ ino, ĉu plenkreskulo aŭ nematurulo. La koloro de la okulringo povas varii laŭ la epoko de la jaro kaj tendencas esti pli intensa dum la reprodukta sezono.
Bildaro
-
La arĝentokululoj ŝuldas sian nomon al grandaj blankaj okulringoj.
-
La Galapaga mevo havas oranĝan okulringon elstaran ĉe griza kapo.
-
Multaj kolomboj prezentas tre kontrastajn okulringojn.
-
La kakatuoj havas okulringojn kaj samkolorajn kaj samkolorajn kun la ĉirkaŭa plumaro.
-
Purpurkresta turako kun ruĝa okulringo kontraste kun verdeca vizaĝo.
Referencoj
- ↑ Rafael Cuevas Martínez kaj Enrique Gómez Merino (2011), Jilgueros y especies afines. Editorial Hispano Europea, p. 18 ISBN 9788425517273
- ↑ Rob Hume (2012), RSPB What's that Bird? Dorling Kindersley Ltd, p. 125 ISBN 9781409374367
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.