Skvambrusta perdriko
Skvambrusta perdriko
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Arborophila chloropus (Blyth, 1859) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Skvambrusta perdriko (Arborophila chloropus) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj. Ĝi estis foje lokigita en genron Tropicoperdix. Probable formas superspecion kun A. merlini kaj A. charltonii, sed la taksonomio de tiuj tri formoj estas malbone konata kaj postulas revizion; nuna specio estis konsiderata raso de A. charltonii.
Ĝi troviĝas en Kamboĝo, Ĉinio, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio.
Temas pri 30 35 cm longa perdriko. Ĝi estas tre strieca kaj kamufla birdo, kun malhelbrunaj krono, nuko, brusto, dorso, flugiloj kaj mallonga vosto. La brusto montras fajnan striecon kiu similas skvamecon, kio nomigas la specion. Ankaŭ suba brusto, dorso, flugiloj kaj vosto estas striecaj. La kolo estas flaveca kun tre fajna nigra punkteco. Estas iom da ruĝeca brido kaj en vizaĝo videblas tre markataj blankaj superokula strio kaj vangomakulo tre nigrapunktaj. La kruroj estas flavaj.
Ĝi manĝas ĉefe semojn kaj insektojn.
De tiu orientalisa specio kutime oni agnoskas kvin subspeciojn kiuj estus la jenaj:
- nomiga chloropus (Blyth, 1859) - sudcentra Ĉinio (suda Junano) suden al Birmo (suda al norda Tenaserimo) kaj okcidenta Tajlando.
- peninsularis Meyer de Schauensee, 1941 - sudokcidenta Tajlando.
- tonkinensis (Delacour, 1927) - norda Vjetnamio. Ŝajne intermeza, kaj povus fakte aparteni al Kaŝtanbrusta perdriko, A. charltonii.
- olivacea (Delacour & Jabouille, 1928) - Laoso kaj Kamboĝo.
- cognacqi (Delacour & Jabouille, 1924) - suda Vjetnamio.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Arborophila chloropus Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio de 2007.
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


