Sisseln
| Sisseln | |
|---|---|
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Argovio |
| Distrikto | Laufenburg |
| Koordinatoj | 47° 33′ 16″ N 7° 59′ 25″ O / 47.55444 °N, 7.99028 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 16″ N 7° 59′ 25″ O / 47.55444 °N, 7.99028 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 1315 |
| Areo | 2,52 km² |
| Alteco | 295 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 4334 |
| Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Sisseln estas komunumo en la distrikto Laufenburg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1315 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
La komunumo Sisseln situas ĉe la norda bordo de Rejno, oriente ĉe la alfluo de la rivereto Sissle, de kiu la komunumo ricevis sian nomon.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,52 km², de kiuj 0,50 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,89 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 306 m s.m. en la arbaro sude de la vilaĝocentro, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 290 m s.m. borde de Rejno ĉe la limo al Stein.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Sisseln limas en nordo al la germanaj komunumoj Bad Säckingen kaj Murg, en oriento al Kaisten, en sudo al Eiken, en sudokcidento al Münchwilen, kaj en okcidento al Stein.
Trafiko
La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Laufenburg al la stacidomo Stein-Säckingen.
Tra la komunumo pasas la grava kantona ĉefvojo A7 de Bazelo al Vinterturo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 situas proksimume 1 kilometron sude de la vilaĝo en Eiken.
Historio
Sisseln estas unu el la plej novaj vilaĝoj de la tuta kantono. Supozeble ĝi estiĝis en la dua duono de la 18-a jarcento, kiam loĝantoj de la antaŭaustria komunumo Eiken fondis en Sisseln eksteran setlejon. Kiel parto de la Frick-Valo, la loko tiam apartenis al la Habsburgoj.
En la jaro 1797 la francoj okupis la regionon. Ek de tiam la Frick-Valo formis francan protektoraĵon, kiu en la jaro 1802 estis integrita kiel Kantono Frick-Valo al la Helveta Respubliko kaj en la jaro 1803 fariĝis parto de Kantono Argovio. En la jaro 1806 Sisseln distiĝis de Eiken kaj fariĝis propra komunumo de la argovia distrikto Laufenburg.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





