Hornussen

Hornussen
Blazono de Hornussen
Hornussen dum vintro
vilaĝo • eksa komunumo de Svislando • kvartalo
Kantono Argovio
Distrikto Laufenburg
Koordinatoj  47° 30′ 5″ N 8° 3′ 50″ O / 47.50139 °N, 8.06389 °O / 47.50139; 8.06389 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 5″ N 8° 3′ 50″ O / 47.50139 °N, 8.06389 °O / 47.50139; 8.06389 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 885
Areo 7,27 km²
Alteco 382 m super marnivelo
Poŝtkodo 5075
Komunumkodo 4167
Mapo de Hornussen
vdr

Hornussen estas komunumo en la distrikto Laufenburg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 885 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Preĝejo de Hornussen

La vilaĝo Hornussen situas ĉe la bordo de la rivero Sissle kaj estas ĉirkaŭita de montetoj de la Tavola Ĵuraso.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,27 km², de kiuj 2,90 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,82 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 650 m s.m. sur la kulmino de la monto Frickberg, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 360 m s.m. borde de la rivero Sissle ĉe la norda komunumlimo.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Hornussen limas en nordo al Kaisten, en nordoriento al Laufenburg kaj Elfingen, en oriento al Bözen, en sudoriento al Zeihen, en sudo al Ueken, kaj en okcidento al Frick.

Trafiko

Hornussen estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Frich al Brugg.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 3 de Bazelo tra la Bötzber-Pasejo al Zuriko. Rekte norde de la vilaĝo pasas la svisa aŭtovojo A3, kies plej proksima alveturejo troviĝas okcidento de la vilaĝocentro en Frick.

Historio

La unua dokumenta mencio de Hornussen datiĝas el la jaro 1281 kiel Hornescon.

En mezepoko Hornussen estis senjora bieno de la Monaĥejo Säkingen. La landaj regantoj estis la Grafoj de Habsburgo-Laufenburg kaj poste la ĉeflinio de la Habsburgoj. Post la Milito de Waldshut en la jaro 1468 la Habsburgoj pandigis la tutan Frick-Valon al Burgonjo, sed post la burgonja malvenko dum la Burgonjaj Militoj kontraŭ la Svisa Ĵurkomunumo, la regiono en 1477 revenis sub la kontrolon de la Habsburgoj. En la jaro 1680 la Habsburgoj pandigis siajn rajtojn pri Hornussen, Niederzeihen, Stein, Hellikon kaj Zuzgen al la Monaĥejo Säkingen. Nur okdek jarojn poste en la jaro 1740 la Habsburgoj povis reaĉeti la pandon kontraŭ la prezo de 15000 guldenoj.

En la jaro 1797 la francoj okupis la regionon. Ek de tiam la Frick-Valo formis francan protektoraĵon, kiu en la jaro 1802 estis integrita kiel Kantono Frick-Valo al la Helveta Respubliko kaj en la jaro 1803 fariĝis parto de Kantono Argovio, kaj Hornussen estiĝis komunumo de la argovia distrikto Laufenburg.

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.