Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Sidanta Taŭro

Sidanta Taŭro
Persona informo
Tȟatȟáŋkja Íyotakke
Naskonomo Jumping Badger
Naskiĝo 1-an de januaro 1831 (1831-01-01)
en Grand River
Morto 15-an de decembro 1890 (1890-12-15) (59-jaraĝa)
en Teritorio Dakoto
Mortis per Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Sitting Bull Monument (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno LakotojUsonaj indianoj vd
Lingvoj anglasiualakota vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Sidanta Taŭro
Familio
Edz(in)o Light Hair (en) Traduki
Seen-by-her-Nation (en) Traduki
Snow-on-Her (en) Traduki
Four-Robes-Woman (en) Traduki
Scarlet Woman (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Crow Foot (en) Traduki
 ( )
son of Sitting Bull (en) Traduki
 ( ) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo gentestro
kuraculo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Siuoj Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Indiana estro
Indiana estro

Sidanta Taŭro (El la lakota Tatanka Iyotaka sidiĝanta virbovo, taŭro) estis tetona dakota indianestro kiu naskiĝis ĉirkaŭ 1831 en indiana rezervujo; li unuigis la siuajn tribojn, kiuj luktis por travivo en la nordamerika prerio. Li estis malfida al la blankuloj kaj fervore batalis kontraŭ ili.

Li prenis armilon en aĝo de 14 kaj baldaŭ konatiĝis kiel sentima batalanto. Kiel tribestro, li gvidis la etendiĝon de la siuaj ĉasejoj al okcidento. Li unuafoje kontraŭbatalis blankajn soldatojn en junio de 1863, kiam la usona armeo faris venĝan militiron kontraŭ la santi-aj siuoj. Dum la sekvaj kvin jaroj li daŭre batalis kun la soldatoj, kiuj pli kaj pli enpenetris la siuajn ĉasejojn kaj tiel danĝerigis la vivtenon de la indianoj. Pro sia kuraĝo kaj saĝeco, oni elektis lin ĉefa tribestro de la tuta siua popolo en 1867.

La siuoj packontraktis kun la usona registaro en 1868 en la dua Traktato de Fort Laramie, kiu donis al loĝejo de la indianoj la sudokcidentan parton de la nuna Sud-Dakoto. Sed kiam oni trovis oron meze de la 1870-aj jaroj en la Nigraj Montoj, orfosistoj okupis terojn de la indianoj.

Fine de 1875, tiuj siuoj kiuj kontraŭstaris la blankulajn atakojn, devis iri al la rezervejo aŭ ili iĝos malamikoj de Usono. Kvankam Sidanta Taŭro volis plenumi la postulojn, en la akra malvarmego ili ne povis migri ĝis la donita tempolimo la kelkcent-kilometran vojon.

En marto, generalo George Crook ekatakis. Sidanta Taŭro kunvokis la siuojn al bivako en Montano kaj la ĉejenojn kaj kelkajn tribojn de la arapahoj. La 17-an de junio, en la batalo de Rosebud, ili retretigis taĉmentojn de Crook. Post tio, la indianaj estroj translokigis la bivakon al valo de rivero Little Bighorn. Sidanta Taŭro tiam faris sundancon kaj kiam li eldeliriĝis, parolis pri sia vizio: li vidis soldatojn kiuj falis kiel akridoj el la ĉielo. La aŭguro plenumiĝis la 25-an de junio, kiam subkolonelo George Armstrong Custer atakis la valon kaj en la batalo de Little Bighorn li kaj ĉiuj liaj soldatoj mortis.

La blankuloj konsterniĝis kaj intensigis la armeajn agadojn. La siuoj daŭre venkis en la bataloj, sed en la milito ili ne havis ŝancon. La vivteno de la indianoj dependis de la bizonoj, kiujn la blankuloj daŭre ekstermadis. La malsatantaj siuoj kapitulacis kaj maje de 1877 Sidanta Taŭro kun kelkaj fiduloj fuĝis al Kanado. Li aliĝis en 1885 al sovaĝokcidenta asocio de Buffalo Bill kaj akiris mondkonatecon.

En 1889, la religia movado spirit-danco de la siuoj maltrankviligis la registaron. Oni sendis indianajn policanojn kaj soldatojn por kapti la estron Sidanta Taŭro. La 15-an de decembro 1890, oni kaptis ĉe Grand River Sidantan Taŭron, kiu mortis kiam liaj batalantoj provis liberigi lin. (masakro de Wounded Knee)

Oni entombigis lin en Fort Yates, sed la restaĵojn pli poste oni transportis al la sud-dakota Mobridge (1953), kie granita lanco signas lian ripozlokon.

Vidu ankaŭ

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9