Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Scienca literaturo

Scienca literaturo en si mem estas kontraŭdiro, se konsideri, ke literaturo estas la verkaro kiu baziĝas sur kreado de fikcia misrealaĵo kaj scienco estas la serioza pristudo de la reala mondo laŭ la fizika regularo.

Tamen kelkaj tendencoj kaj verkoj necentraj de tio, kio nuntempe estas konsiderata kiel normala literaturo, povas kontraŭnature alproksimigi ambaŭ konceptojn.

Plej klara estas la literatureco de la verkaro plej ofte enmetita en ĝenro eseo. Tiukaze oni aludas al alia eco de la literaturo, nome la emo pripensi kaj prilabori specifan stilon, pere de la uzado de literaturaj figuroj cele al la formado de estetika impreso ĉe la legonto. Tio eblas en eseaj verkoj, kiu aliflanke povas pritrakti sciencajn temojn, kiel pri historio, geografio, filozofio, antropologio, ktp.

Laŭlonge de la historio tiuj limoj ne estis tiom precizaj kaj tiele en plej antikvaj literaturoj, kiel de Antikva Grekio, Romio kaj ĉe aliaj civilizoj, tre ofte kvankam pritraktis preskaŭ aŭ entute sciencajn temojn, kiel historiaj aŭ juraj, la scienceco de tiuj verkoj jam eksmodiĝis kaj pro tio nuntempe ebla alproksimigi al tiuj per pli literatura intenco. Tio okazas ĉe verkoj ekzemple de Eŭklido, Aristotelo, HerodotoTucidido.

Dum la Renesanco la preskaŭ nova aŭ renovigita intereso pro scienco renovigis ankaŭ la emon verki kaj legi verkojn kiuj temus pri sciencaj temoj, sed per literaturaj strukturoj aŭ stiloj. Unu el la specifaj strukturoj tiam uzataj estis la Dialogo, per kiu fikciaj roluloj povas paroli pri nefikciaj temoj. Tiu ĝenro daŭre estas aktuala kaj ankoraŭ en la 20-a jarcento eĉ la esperanta literaturo profitis ĝin ĉe la Senĝenaj dialogoj de Alberto Fernández.

Fine de la 19-a jarcento ekis nova tendenco en fikcia literaturo, nome scienca fikcio, kie per sciencaj aŭ preskaŭ sciencaj temoj oni konstruas tute fikcian rakontaĵon.

Vidu ankaŭ

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9