Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Saskia van Uylenburgh

Saskia van Uylenburgh
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1612 (1612-01-01)
en Leeuwarden
Morto 14-an de junio 1642 (1642-06-14) (30-jaraĝa)
en Amsterdamo
Mortokialo Tuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Oude Kerk Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj nederlanda
Loĝloko Hejmo de Rembranto
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Rombertus van Uylenburgh (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Antje van Uylenburgh (en) Traduki kaj Titia van Uylenburgh (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Rembranto (1634–1642) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Titus van Rijn Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Alida van Uylenburgh (en) Traduki (unuaranga kuzino)
Hendrickje van Uylenburgh (en) Traduki (pranevino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Saskia van Uylenburgh

Saskia van UYLENBURGH [EJlenbirg] (naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1612, mortis la 14-an de junio 1642) estis la edzino de nederlanda pentristo Rembrandt van Rijn (Rembranto), kaj la modelo por iuj el la pentraĵoj kaj desegnaĵoj de tiu artisto.

Vivo

Naskiĝinte en Leeuwarden, Saskia estis la plej juna de ok infanoj de Rombertus van Uylenburgh, juristo, urbestro, kaj unu el la fondintoj de la Universitato de Franeker. Ŝia patrino estis nomita Sjoukje Ozinga, kiu mortis kiam Saskia estis 7-jaraĝa. Ŝia patro mortis post 5 pliaj jaroj, kaj Saskia orfiĝis 12-jaraĝa.

Saskia renkontis Rembranton per sia kuzo, Hendrick van Uylenburgh, pentristo kaj art-komercisto, kiu transloĝis en 1625 de Pollando al Amsterdamo. Rembrant kaj Saskia geedziĝis la 22-an de junio 1634 en Het Bildt, kie Saskia plenkreskis kun sia fratino kaj bofrato Gerard van Loo. Alia fratino, Antje, mortis juna. Post la entombigo Saskia helpis al sia alia bofrato, la pola profesoro Johannes Maccovius, instrui teologion en Franeker.

Rembranto gajnis monan sukceson per sia artlaboroj, kaj en 1639 li kaj Saskia transloĝis al granda domo ĉe la Jodenbreestraat ("Juda Larĝa Strato"). Tiu domo staris apud la galerio de ŝia kuzo en la Juda kvartalo, kaj hodiaŭ estas la Rembranta Domo-muzeo. Tri el iliaj gefiloj mortis nelonge post siaj naskiĝoj. Je la 22-a de septembro 1641, ili baptigis filon, kies nomo estis Titus, pro lia onklino Tietje van Uylenburgh. Saskia mortis la sekvintan jaron, verŝajne pro tuberkulozo, kaj entombiĝis en la Oude Kerk ("Malnova Kirko").

Fonto

  • Graaff, A. & M. Roscam Abbing (2006) Rembrandt voor Dummies ("Rembranto por stultuloj"). Addison Wesley.
Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9