Samedan
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Samedan (stacidomo). |
| Samedan | |
|---|---|
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Grizono |
| Distrikto | Malojo |
| Komunumaro | Supra Engadino |
| Koordinatoj | 46° 32′ 2″ N 9° 52′ 20″ O / 46.53389 °N, 9.87222 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ 2″ N 9° 52′ 20″ O / 46.53389 °N, 9.87222 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 2976 |
| Areo | 113,80 km² |
| Alteco | 1721 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 7503 |
| Komunumkodo | 3786 |
Pri la komunumo
Samedan (germanlingva kaj ĝis 1943 oficiala nomo Samaden) estas komunumo kaj ĉefloko de la komunumaro Supra Engadino kaj la distrikto Malojo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 2976 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Samedan situas en la centro de Supra Engadino ĉe la bordo de la rivero Eno. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Samedan la vilaĝeto Muragl, la suba parto de la Valo Bever kaj kiel eksklavo la Valo Roseg.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Samedan limas en nordo al Bergün/Bravuogn, en nordoriento al Bever, en sudoriento al La Punt Chamues-ch, en sudo al Pontresina, en sudokcidento al Celerina/Schlarigna, en okcidento al Sankta Maŭrico, kaj en nordokcidento al eksklavo de Bever. La eksklavo Valo Roseg limas en nordo al Celerina/Schlarigna, en okcidento al Pontresina, en sudo al Lanzada (Lombardio, Italio), en sudokcidento al Silso en Engadino, en okcidento al Silvaplana, kaj en nordokcidento al Sankta Maŭrico.
Trafiko
Tra Samedan pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27, kiu de Malojo-Pasejo kondukas tra la tura valo al Tirolo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la Retia Fervojo. En oriento de la komunumo situas la Flughaveno Samedan kun la ICAO-Kodo LSZS. La tutjare malfermita flughaveno estas sur alteco de 1707 m s.m. la plej alte situanta flughaveno de Eŭropo. Ĝi estas bazo de la Svisa Savaergardo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Samedan datiĝas el la jaro 1156 kiel Samadn. En la jaro 1288 en la supra vilaĝoparto ekzistis mencio pri vilaĝoturo. En la jaro 1462 Samedan fariĝis la sidejo de la malalta tribunalo Sur Funtauna Merla. Dum la Ŝvaba Milito respektive Tirola Milito de 1499 la vilaĝo estas rabobruligita. En la 16-a jarcento la familioj von Salis kaj von Planta, kiuj atingis grandan riĉecon, konstruigis plurajn belajn kaj reprezentivajn konstruaĵojn en la centro de Samedan. En la jaro 1812 estis menciita la unua hospitalo. La jaro 1830 estas la jaro de la komenciĝanta turismo. Estis konstruitaj hoteloj kaj okazis la unua grimpo de pluraj montopintoj. En la jaro 1903 estis inaŭgurita la linio de la Retia Fervojo. [1]
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Samedan
- Samedan en la Historia leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Samedan – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Flughaveno Samedan
-
Domo Planta
-
Preĝejo de Samedan
-
Hospitalo Supra Engadino
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.







