Bever GR
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bever |
| Bever | |
|---|---|
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Grizono |
| Distrikto | Malojo |
| Komunumaro | Supra Engadino |
| Koordinatoj | 46° 43′ 0″ N 9° 53′ 10″ O / 46.71667 °N, 9.88611 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 0″ N 9° 53′ 10″ O / 46.71667 °N, 9.88611 °O (mapo) |
| Areo | 45,75 km² |
| Alteco | 1708 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 7502 |
| Komunumkodo | 7381 |
Pri la komunumo
Bever estas komunumo de la komunumaro Supra Engadino kaj la distrikto Malojo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 648 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Bever situas en Supra Engadino ĉe la suda flanko de Albulotunelon de Retia Fervojo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Bever en la valfundo ankaŭ la vilaĝeto Spinas ĉe la suda protalo de Albulotunelo kaj eksklavo tute supre en la Valo Bever.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Bever limas en nordo kaj oriento al La Punt Chamues-ch, kaj en sudo kaj okcidento al Samedan. La eksklavo en Supra Valo Bever limas en nordo al Bergün/Bravuogn, en oriento al Samedan, en sudoriento al Sankta Maŭrico, en sudo al Silvaplana, en sudokcidento al Bivio, en okcidentsudokcidento al Marmorera, en okcidento al Sur, kaj en nordokcidento al Tinizong-Rona.
Trafiko
Tra Bever pasas la kantona ĉefvojo n-ro 28 de Malojopasejo nordorienten tra tuta Engadino. En Bever kuniĝas la albula linio de Retia Fervojo, kiu estas monda heredaĵo de UNESKO, kun ĝia transengadina linio.
Lingvoj
Ĝis komence de la 20-a jarcento Bever estis ĉefe romanĉlingva komunumo. Ek de tiam la nombro de romanĉlingvanoj en la komunumo konstante malkreskis, dum samtempe almigris germanlingvanoj. En la 1940-aj jaroj la nombro de germanlingvanoj kaj romanĉlingvanoj egaliĝis. Okaze de la popolnombrado de 1980 parolis 40,51% la germanan lingvon, dum 36,11% parolis la romanĉan kaj 20,14% la italan. En la jaro 2000 jam du trinonoj de la loĝantaro parolis la germanan, nome 66,56%, dum 18,86% parolis la romanĉan kaj 11,73% la italan.
Historio
La unua dokumenta mencio de Bever datiĝas el la jaro 1139 kiel ad Bevero. Ĝis la administracia reformo de 1851 Bever dividis sian historion kun Supra Engadino kaj formis parton de la tribunalkomunumo Sur Funtauna Merla. Ek de 1851 ĝi estas komunumo de la komunumaro Supra Engadino en la distrikto Malojo. [1]
Vidu ankaŭ
- Aliaj signifoj de Bever
- Bever (stacidomo)
- Spinas (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Bever
- Bever GR en la Historia leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bever – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.







