Salouf

Salouf
Blazono de Salouf
Salouf kun Piz Toissa
eksa komunumo de Svislando • vilaĝo
Kantono Grizono
Distrikto Albulo
Komunumaro Surses
Koordinatoj  46° 37′ 30″ N 9° 34′ 30″ O / 46.62500 °N, 9.57500 °O / 46.62500; 9.57500 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 30″ N 9° 34′ 30″ O / 46.62500 °N, 9.57500 °O / 46.62500; 9.57500 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 218
Areo 31,49 km²
Alteco 1258 m super marnivelo
Poŝtkodo 7462
Komunumkodo 3538
Mapo de Salouf
vdr

Pri la komunumo

Salouf (la malnova germanlingva nomo de la komunumo, kiu estis ĝis 1943 oficiala, estis Salŭ) estas komunumo de la komunumaro Surses kaj la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 218 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Salouf situas sur teraso oriente de la monto Piz Toissa, kiu kun alteco de 2657 m s.m. dominas la kulison de la komunumo. En la fundo de la valo de Surses la komunumo en oriento limas al la rivero Julio. Krom la vilaĝo Salouf mem apartenas al la komunumo ankaŭ la vilaĝetoj Pulens sur alteco de 1386 m s.m. kaj Del sur alteco de 1373 m s.m., Munter sur alteco de 1943 m s.m., kaj Ziteil, kie situas sur alteco de 2434 m s.m. la pilgrima preĝejo Vizito de Maria, kiu estas la plej alte situanta preĝejo en Eŭropo.

Najbaraj komunumoj

La komunumo limas en nordo al Mon, en oriento al Cunter, en sudo al Riom-Parsonz, en okcidento al Andeer, kaj en nordokcidento al Stierva.

Trafiko

Salouf situas ĉe la vojo 720.17, tio estas la malnova vojo al Juliopasejo, sur kiu hodiaŭ cirkulas nur malmulte da trafiko. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinioj al Savognin kaj Stierva.

Lingvoj

La plimulto de la loĝantaro parolas la romanĉan lingvon, nome ties surmiranan dialekton. Tamen ankaŭ en Salouf la elcentaĵo de germanlingvanoj dum la lastaj jardekoj forte kreskis. En la jaro 1980 ankoraŭ 88,54 % de la loĝantaro parolis la romanĉan. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 ankoraŭ 77,56 % parolis kiel ĉeflingvon la romanĉan, dum 19,51 % parolis la germanan kaj 0,98 % la italan.

Historio

La unua dokumenta mencio de Salouf datiĝas el la jaro 1160 kiel Salugo. Sur la monteto Motta Vallac estis trovita setlejo el la Bronzepoko. La kavaliro Salugo, kiu menciiĝis en la jaro 1160, estis administranto de la grandkorto de la episkopejo Koiro. [1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj



Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.