Filisur
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Filisur (stacidomo). |
| Filisur | |
|---|---|
| vilaĝo • eksa komunumo de Svislando | |
| Kantono | Grizono |
| Distrikto | Albulo |
| Komunumaro | Bergün |
| Koordinatoj | 46° 40′ 21″ N 9° 41′ 15″ O / 46.67250 °N, 9.68750 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 21″ N 9° 41′ 15″ O / 46.67250 °N, 9.68750 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 456 |
| Areo | 44,49 km² |
| Alteco | 1032 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 7477 |
| Komunumkodo | 3522 |
Filisur estas komunumo de la komunumaro Bergün kaj la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 456 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
La komunumo Filisur situas en la Albulovalo ĉe la kunfluejo de la riveroj Landwasser, kiu formas la sudan komunumolimon, kaj Albulo. La vilaĝocentro de Filisur situas norde de la rivero Albulo sur alta teraso. Al la komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝeto Jenisberg sur alteco de 1504 m s.m. je la suda flanko de la rivero.
Najbaraj komunumoj
Filisur limas en nordo al Schmitten, en nordoriento al Davos, en oriento al Bergün/Bravuogn, en sudo al Tinizong-Rona, en sudokcidento al Savognin, en okcidento al Tiefencastel, kaj en nordokcidento al Alvaneu.
Lingvoj
Dum Filisur estis origine romanĉlingva, la montvilaĝeto Jenisberg estis valza fondaĵo kaj tial tradicie germanlingva. Pro la formigro de indiĝenoj ĉefe pro ekonomiaj kialoj kaj almigro de laborfortoj en la turisma sektoro el la Svisa Mezlando, la nombro de la romanĉlingvanoj konstante malkreskis dum la 19-a kaj 20-a jarcento. En la jaro 1880 parolis ankoraŭ 36,5% de la loĝantaro la romanĉan. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 la parto de la romanĉlingvanoj falis al 3,0%, dum parolis 84,55 % la germanan kaj 6,65% la italan.
Trafiko
Tra Filisur pasas la vojo n-ro 749 de Tiefencastel tra Albulopasejo al Engadino. Paralele al la pasejvojo kondukas la fama Albulolinio de Retia Fervojo. Ekde la jaro 2008 tiu fervojlinio estas Monda Heredaĵo de UNESKO. Alia linio de Retia Fervojo de Filisur kondukas al Davos tra la valo de la rivero Landwasser.
Historio
La unua dokumenta mencio de Filisur datiĝas el la jaro 1262 kiel villa Fallisour. Dum mezepoko en Filisur setlis romanĉlingvanoj dum en Jenisberg ekloĝis valzoj. La Kastelo Greifenstein, kiu situis supre de Filisur estis en la 12-a jarcento sidejo de vokto. En la jaro 1394 la Senjorujo Greifenstein estis akirita de la episkopejo Koiro, kiu instalis en la kastelo la administran centron de la regiono. En la jaro 1537 la civitanoj de Filisur sin liberaĉetis de la episkopa servuteco. [1]
Kulturo
En la 1950-aj jaroj sur la alpopaŝtejo Falein estis filmita la unua filmo pri la romano Heidi de Johanna Spyri.
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Filisur
- Filisur en la Historia leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Filisur – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.









