Sabugal
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sabugal (stacidomo). |

| Sabugal | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo de Portugalio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 6320 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 12 544 (2011) [+] | ||
| Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 40° 21′ N, 7° 5′ U (mapo)40.35-7.0833333333333Koordinatoj: 40° 21′ N, 7° 5′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 773 m [+] | ||
| Areo | 822,7 km² (82 270 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Sabugal estas portugala urbo kiu apartenas al la distrikto Guarda, al la Centra regiono kaj al la subregiono Beira Interior Norte, kun ĉirkaŭ 2 800 loĝantoj. Ĝi estis altigita al kategorio de cidade (urbo) en 9a de Decembro 2004.
Sabugal estas sidejo de municipo kun 826,70 km² kaj 12 544 loĝantoj (2011) kaj estas dividita en 30 fregeziojn. La municipa teritorio limas norde kun Almeida, oriente kun Hispanio, sude kun Penamacor, sudokcidente kun Fundão, okcidente kun Belmonte kaj nordokcidente kun Guarda. Ĝi estas en la zono nomita Terras de Riba-Côa, same kiel Pinhel, Almeida, Mêda kaj Figueira de Castelo Rodrigo.
Historio

Ŝajne kie nun estas la kastelo en prahistoria epoko estis jam kastrumo, de kie poste oni kontrolis la romiajn vojojn kaj la transiradon de la rivero. De epokoj de ĝermanoj kaj islamanoj ne restis klaraj restaĵoj. En 1190, Alfonso la 9-a de Leono kreis la municipon Sabugal, kaj la urbo mem estis fondita ĉirkaŭ 1224, kiam oni ekkonstruis defendajn fortikaĵojn. La teritorion de Ribacôa estis konkerita el Leono fare de Denizo la 1-a (1279-1325), kiu donis foruon en 1296. La definitiva posedo por Portugalio okazis nur per la Traktato de Alcañices en 1297. Tiam oni plifortigis la limon, ĉefe per rekonstruoj de la kasteloj de Alfaiates, Almeida, Castelo Bom, Castelo Melhor, Castelo Mendo, Castelo Rodrigo, Pinhel, Sabugal kaj Vilar Maior.
Ankoraŭ dum la milito kontraŭ francoj la kastelo estis uzita de brit-portugaloj, kaj post la perdo de defendaj celoj, ĝi ruiniĝis, pro kio necesis postaj rekonstruoj.
La loĝantaro atingis pinton de pli ol 43 000 en 1950-aj jaroj, sed poste pro elmigrado oni malaltiĝis ĝis nunaj 12 000 loĝantoj; tio estas oni perdis pli ol du trionojn.
Submunicipoj
Sabugal havas la jenajn fregeziojn:


- Águas Belas
- Aldeia da Ponte
- Aldeia da Ribeira, Vilar Maior e Badamalos
- Aldeia do Bispo
- Aldeia Velha
- Alfaiates
- Baraçal
- Bendada
- Bismula
- Casteleiro
- Cerdeira
- Foios
- Lajeosa e Forcalhos
- Malcata
- Nave
- Pousafoles do Bispo, Pena Lobo e Lomba
- Quadrazais
- Quintas de São Bartolomeu
- Rapoula do Côa
- Rebolosa
- Rendo
- Ruvina, Ruivós e Vale das Éguas
- Sabugal e Aldeia de Santo António
- Santo Estêvão e Moita
- Seixo do Côa e Vale Longo
- Sortelha
- Souto
- Vale de Espinho
- Vila Boa
- Vila do Touro
Vidindaĵoj
- Pilorio kaj Muzeo de Sabugal
- Kastelo kaj murego de Sabugal
- Termas do Cró
- Sortelha (historia domaro, pilorio kaj kastelo)
- Kastelo de Vilar Maior
- Preĝejo de Vilar Maior
- Pilorioj de Vilar Maior, de Alfaiates kaj de Vila do Touro
- Ruinoj de la preĝejo de Nossa Senhora do Castelo, Vilar Maior
- Romia ponto super la rivero Cesarão, Vilar Maior
- Krucmonumento kaj ponto de Aldeia da Ponte
- Konvento de Sacraparte, Kapelo de Santa Casa da Misericórdia, Pilorio, Krucmonumento de Sacraparte kaj Kastelo de Alfaiates
- Ponto de Sequeiros en Vale Longo.
- Preĝejo de Santa Petro, mezepoka ponto super la rivero Cesarão, pilorio kaj kastelo de Vilar Maior (kun la preĝejo de Santa Maria do Castelo)
Bildoj

-
Pilorio kaj Muzeo de Sabugal
-
Pilorio de Sabugal.
-
Ponto de Aldeia da Ponte.
-
Kastelo de Alfaiates.
-
Kastelo de Sabugal.
-
Kastelo de Sabugal.
-
Pilorio de Sortelha.
-
Pilorio, balkono kaj blazono de Sortelha.
-
Ponto de Sequeiros en Vale Longo.
-
Pilorio de Vila do Touro.
-
Arkeologiejo Sabugal Velho kaj Aldeia Velha.
-
Pilorio de Alfaiates.
-
Cerdeira.
-
Quadrazais.
-
Termas do Cró en Rapoula do Coa.
-
Preĝejo de Aldeia de Santo António.
-
Seixo do Coa.
-
Sortelha.
-
Vila do Touro.
-
Muregoj de la Kastelo de Vila do Touro.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




