Rote Insulo
| Rote Insulo | ||
|---|---|---|
| insulo [+] | ||
| Supermara alteco | 320 m [+] | |
| Koordinatoj | 10° 45′ S, 123° 7′ O (mapo)-10.743611123.118331Koordinatoj: 10° 45′ S, 123° 7′ O (mapo) [+] | |
| Akvokolektejo | 1 227 km² (122 700 ha) [+] | |
| Areo | 1 227 km² (122 700 ha) [+] | |
![]() |
||
| Rote Insulo | ||
Rote (indonezie: Pulau Rote, ankaŭ nomata Roti) estas insulo de Indonezio, parto de la provinco Orienta Nusa Tenggara de la Malgrandaj Sundaj Insuloj. Laŭ legendo, ĉi tiu insulo ricevis sian nomon hazarde kiam perdita portugala maristo alvenis kaj demandis farmiston kie li estas. La surprizita farmisto, kiu ne povis paroli la portugalan, prezentis sin, "Rote".
Rote situas 500 km nordokcidente de la aŭstralia marbordo kaj 150 km norde de la Aŝmora kaj Kartia Insuloj. La insulo situas sudokcidente de la pli granda insulo Timoro. Rote konsistas el ondiĝantaj montetoj, terasaj plantejoj, akaciopalmoj, savano kaj kelkaj arbaroj.
Ĉirkaŭ 80% de la homoj de la insulo Rote en Indonezio estas kristanoj. Kristanismo estas grava parto de la komunumo. En 2022 estis 148 811 loĝantoj. La ĉefa urbo, Ba'a, situas sur la norda flanko de la insulo. Rote havas bonan surfadregionon en la sudo, ĉirkaŭ la vilaĝo Nembrala.

La Roteanoj dependas, kiel la Sabunoj, de la lontarpalmo (Borassus flabellifer) ne nur por baza supervivo sed ankaŭ kiel suplemento al sia enspezo el fiŝkaptado kaj juvelfabrikado. Agrikulturo estas la ĉefa formo de dungado. Ankaŭ fiŝkaptado gravas, precipe en la orienta vilaĝo Papela (oriente de Londalusi sur la mapo), kio kaŭzis disputojn kun Aŭstralio pri la akvo inter ili.
Estas pluraj lingvoj parolataj en la insulo, ĉiuj rilataj al la lingvoj de apuda Timoro. Tiuj lingvoj estas jenaj: Bilba, Dengka, Lole, Ringgou, Dela-Oenale, Termanu, kaj Tii.
Bibliografio
- Fox, James J (1977), Harvest of the palm : ecological change in eastern Indonesia, Harvard University Press, ISBN 978-0-674-38111-7
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




