Rodels
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rodels-Realta (stacidomo). |
| Rodels | |
|---|---|
| eksa komunumo de Svislando | |
| Kantono | Grizono |
| Distrikto | Malantaŭa Rejno |
| Komunumaro | Domleschg |
| Koordinatoj | 46° 44′ 24″ N 9° 26′ 24″ O / 46.74000 °N, 9.44000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 24″ N 9° 26′ 24″ O / 46.74000 °N, 9.44000 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 266 |
| Areo | 1,68 km² |
| Alteco | 684 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 7415 |
| Komunumkodo | 3636 |
Pri la komunumo
Rodels (en la romanĉa lingvo Roten) estas komunumo de la komunumaro Domleschg kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 266 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Rodels situas sur teraso ĉe la orienta flanke de Malantaŭa Rejno. Al la komunumo konsistas el la vilaĝo Rodels kaj la frakcioj Nueins kaj Quadra.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Rodels limas en nordo al Paspels, en oriento al Almens, en sudo al Pratval, kaj en okcidento al Cazis.
Trafiko
Tra Rodels pasas la vojo de Fürstenau al Tomils kaj krome ĝin ligas ponto kun Realta en la komunumo Cazis. Al la svisa aŭtovojo A13, kiu laŭlonge de la rivero pasas tra la komunuma teritorio, la plej proksimaj alveturejoj estas en distanco de proksimume 6 kilometroj norde en Tomils kaj sude en Thusis. Al la publika transportreto la komunumo estas unuflanke konektita per la komuna stacidomo Rodels-Realta, kiu aliflanke de la rivero sur la teritorio de la komunumo Cazis kaj per diversaj poŝtaŭtolinioj al Thusis, Rothenbrunnen kaj Rhäzüns.
Lingvoj
Rodels estis origine romanĉlingva komunumo. En la 19-a jarcento ankoraŭ la granda plimulto de la loĝantaro parolis la romanĉan, nome dum la popolnombrado de 1880 62%. En la jaro 1900 ankoraŭ 52% de la loĝantaro estis romanĉlingva. Dum al 20-a jarcento la nombro de romanĉlingvanoj en Rodels konstante malpliiĝis. Dum la popolnombrado de 1980 parolis 80,65% de la loĝantaro la germanan lingvon kaj nur ankoraŭ 16,13% la romanĉan. Dum la popolnombrado de la jaro 2000 la nombro de germanlingvanoj kreskis al 90,75%, dum la romanĉan parolis 3,91% kaj la italan 1,78%.
Historio
La unua dokumenta mencio de Rodels datiĝas el la 12-a jarcento kiel Rautine. _Dum mezepoko en Rodels situas majora bieno de la katedrala kapitolo de Koiro. En la jaro 1527 la loĝantaro de Rodels povis sin liberaĉeti de la episkopa feŭdo. Kun escepto de la reganta familio Jecklin la vilaĝanoj dum la reformacio restis fidelaj al la katolika religio. [1]
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Rodels – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.










