Mathon GR

Mathon
Blazono de Mathon
Mathon
eksa komunumo de Svislando • komunumoparto en Germanio
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Komunumaro Schams
Koordinatoj  46° 38′ 11″ N 9° 24′ 53″ O / 46.63639 °N, 9.41472 °O / 46.63639; 9.41472 (mapo)Koordinatoj: 46° 38′ 11″ N 9° 24′ 53″ O / 46.63639 °N, 9.41472 °O / 46.63639; 9.41472 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 51
Areo 15,13 km²
Alteco 1527 m super marnivelo
Poŝtkodo 7433
Komunumkodo 3708
Mapo de Mathon
vdr

Mathon (en la romanĉa lingvo Maton) estas komunumo de la komunumaro Schams kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 51 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Mathon situas sur la sudorienta deklivo de la monto Piz Beverin, sur kies kulmino sur alteco de 2997 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunumo. Krom la vilaĝo Mathon sur alteco de 1527 m s.m. al la komunumo apartenas ankaŭ la setloj Acla sur alteco de 1768 s.m. kaj Tgoms sur alteco de 1932 s.m.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Mathon limas en nordoriento al Lohn, en oriente al Donat, en sudo al Casti-Wergenstein, en okcidento al Safien, kaj en nordokcidento al Tschappina.

Trafiko

Mathon situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas flanka vojo de Zillis-Reischen tra Lohn kaj alia de Casti-Wergenstein. Per du poŝtaŭtolinioj unu tra Lohn kaj Zillis al Andeer kaj la alia al Casti-Wergenstein, la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Lingvoj

Ankoraŭ ĝis en la 1980-aj jaroj proksimume 90% de la loĝantaro parolis la romanĉan lingvon. Ek de tiam pro formigro de romanĉlingvanoj unuflanke kaj almigro de germanlingvanoj aliflanke la elcentaĵo de germanlingvanoj akiris intertempe jam preskaŭ la duonan de la loĝantaro.

Historio

La unua dokumenta mencio de Mathon datiĝas el la jaro 840 kiel Mentaune. Ek de 1204 ekzistas dokumenta mencio de komunumo de malnovliberaj kamparanoj kun aparta malalta tribunalo sur la monto de Schams. La landa suvereneco apartenis dum mezepoko ĉe la episkopo de Koiro, tiam transiris al la Senjoroj de Vaz kaj poste al la Grafoj de Werdenberg, kiuj devis post la perdita Milito de Schams revendi la valon en la jaro 1456 al la episkopo de Koiro. En la jaro 1458 la loĝantoj de Schams kaj kun ili ankaŭ de Mathon sin liberaĉetis de la episkopa feŭdo. Ĝis la administracia reformo de la jaro 1851 Mathon formis kune kun Mathon kaj Wergenstein malaltan civiltribunalon en la tribunalejo Schams. Ekde 1851 ĝi estas komunumo de la komunumaro Schams en la distrikto Malantaŭa Rejno. [1]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj



Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.