Roberto Fitzhamon
| Roberto Fitzhamon | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1049 en Creully |
| Morto | 1-an de januaro 1107 (57-jaraĝa) en Falaise |
| Tombo | Tewkesbury Abbey (en) |
| Ŝtataneco | Reĝlando Anglio |
| Familio | |
| Patro | Hamo Dapifer (en) |
| Patrino | |
| Edz(in)o | Sibyl of Montgomery (en) |
| Infano | Mabel FitzRobert of Gloucester (en) |
| Okupo | |
| Okupo | feŭdulo |
Roberto FITZHAMON (m. marton 1107) estis Lordo de Gloucester kaj kuzo de Vilhelmo la 1-a (Anglio).
Li naskiĝis verŝajne inter 1045 kaj 1055, kaj estis probable filo de Hamon, Grafo de Corbeil (nepo de Rikardo la 1-a (Duko de Normandio). Lia familio posedis bienojn en Normandio. Li edziĝis al Sybil de Montgomery.
Roberto forte lojalis al Vilhelmo la 2-a (Anglio). En 1088 normandaj baronoj ribelis kontraŭ Vilhelmo, dezirante unuigi Anglion kaj Normandion sub la rego de ties frato Roberto Curthose. Roberto Fitzhamon helpis Vilhelmon subpremi la ribelon, kaj pro tio Vilhelmo donis al li vastajn bienojn en Gloucestershire kaj aliloke en Anglio. El tiuj bienoj pluraj estis poseditaj de Matilda de Flandrio, la edzino de Vilhelmo la 1-a, kaj Henriko, la estonta Henriko la 1-a de Anglio kaj frato de Vilhelmo la 2-a, rajtis heredi ilin: malgraŭ tio, Roberto Fitzhamon kaj Henriko ĝuis amikajn interrilatojn.
Roberto Fitzhamon kaptis Glamorgan de la kimroj, eble post kiam kimra princo petis lian helpon. Li tiel akiris, aŭ poste konstruigis, la kastelon de Cardiff kaj aliajn fortikaĵojn en sud-Kimrio.
Lia filino Mabelo edziĝis al Roberto (1-a Grafo de Gloucester), nelegitima filo de Henriko la 1-a.
En 1092 Roberto Fitzhamon refondis la abatejon de Tewkesbury.
Laŭlegende, nelonge antaŭ la morto dum ĉasado de Vilhelmo la 2-a en 1100, Roberto havis malbonajn sonĝojn, kiuj prokrastis la ĉasadan ekspedicion. Post la morto de Vilhelmo, Roberto kovris ties korpon per sia mantelo dum ĝia veturo al Winchester, kie Vilhelmo entombiĝis.
Roberto egale lojalis al Henriko la 1-a, kaj batalis por li kontraŭ Roberto Curthose en Normandio. Li helpis aranĝi militpaŭzon en 1101. En 1105 li estis kaptata dum batalado proksime al siaj familiaj bienoj apud Bayeux. Parte pro tio, Henriko la 1-a transiris la Manikon kun granda armeo. Roberto liberiĝis kaj partoprenis la kampanjon de Henriko, kiu sieĝis Falaise. Tie Roberto ricevis gravan kapan vundon. Post longa malsano, li mortis kaj entombiĝis en la abatejo de Tewkesbury.
Krom Mabelo, Roberto Fitzhamon kaj Sybil de Montgomery havis tri filinojn, el kiuj unu (Izabela) probable edziĝis al bretona grafo. Pranepino de Roberto edziĝis al Johano (Anglio).
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

