Creully

| Creully | |||
|---|---|---|---|
|
Preĝejo de Creully
| |||
| delegita komunumo (2017–) komunumo en Francio (–2016) | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Regiono | Normandio | ||
| Departemento | Calvados | ||
| Arondismento | Caen | ||
| Kantono | Bretteville-l'Orgueilleuse | ||
| Malaperinta en | 1-a de januaro 2017 | ||
| Komunumaro | Communauté de communes d'Orival | ||
| INSEE kodo | 14200 [+] | ||
| Poŝtkodo | 14480 | ||
| Kodo laŭ INSEE | 14200 | ||
| Retpaĝaro | www.creully.fr | ||
| Politiko | |||
| Urbestro | Jean-Paul Béron (2014-2020) | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1 651 (2010) | ||
| Loĝdenso | 193 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 49° 17′ N, 0° 32′ U (mapo)49.2844444444-0.539444444444Koordinatoj: 49° 17′ N, 0° 32′ U (mapo) | ||
| Alto | (min.: 7 m) (maks.: 61 m) | ||
| Areo | 8,56 km² | ||
| Horzono | GMT+1h (+2h somere) | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Creully [kʁøli] estas malaperinta franca komunumo. Ĝi situas en regiono Normandio en departemento Calvados en la nord-okcidento de Francio. Ĝi havas areon de 8,56 km² kaj nombris 1 651 loĝantojn en 2010. Kodo laŭ INSEE estas 14200 kaj poŝta kodo 14480. Ĝi estas membro de komunumaro de komunumoj "Communauté de Communes d'Orival".
Ĝi nun formas parton de Creully sur Seulles.

Najbaraj komunumoj
Lokoj kaj monumentoj
- Kastelo de Creully, mezepoka fortikaĵo de la 11-a kaj 12-a jarcentoj (ronda tureto kaj kvadrata ĉefturo). Ĝi estas registrita kiel Historia monumento[1].
- Preĝejo Saint-Martin, fondita en la 12-a jarcento, ankaŭ registrita kiel Historia monumento[2]. Ĝi entenas la tombon de Antoine la 3-a de Sillans registrita kiel objekto[3].
- Kastelo de Creullet, de la 14-a jarcento, kaj ties parko, ankaŭ registritaj[4], [5].
- La malnovaj haloj de Creully, fonditaj inter la 13-a kaj 17-a jarcentoj kaj ŝanĝitaj iom post iom dum jarcentoj en poŝtejon poste en hotelon-restoracion (Hostellerie Saint-Martin). Ili estas la sola ekzemplo en Normandio de volba halo, male al la haloj de Saint-Pierre-sur-Dives, kiuj havas ĉarpentaĵon el ligno. La malsamaj partoj kiuj konsistigas la teretaĝon estas el Romanika stilo por la plej malnovaj ĉambroj, kaj el frua Gotika stilo por la Granda ĉambro aŭ Granda Halo, kun du spanoj kaj unu centra kolumno kiuj antaŭe, devus konsisti el tri spanoj kaj du kolumnoj laŭ restantaj fundaĵoj.
- Malnova kolombejo de la 17-a jarcento apud kampadejo de Trois Rivières[6].
- Menhiro aŭ staranta ŝtono de Clos Saint-Gilles ĉe la dekstra bordo de rivero Seulles[7]. Tiu ŝtono nomita "la Borne" (la limŝtono) povus esti mejloŝtono romia aŭ unu leŭgo gaŭla[8].
Ekonomio
- Les Champignons de Normandie[9]: Produktado de fungoj, t.n. "de Parizo" (ĉampinjonoj)
Transportoj
Bus Verts du Calvados, Linio 6
Personecoj ligitaj al la komunumo
- Hamon le Dentu (m. 1047), sinjoro de Creully.
- Robert FitzHamon (m. 1107), sinjoro de Creully.
- Bernard Montgomery (1887 - 1976), generalo de brita armeo dum la Dua mondmilito.
Bildgalerio
-
Fasado de malnovaj haloj
-
Vido de Kastelo de Creully
-
Staranta ŝtono kaj malnova kolombejo
-
Preĝejo de Creully
Referencoj
- ↑ (Mérimée|PA00111260 | Château de Creully ).
- ↑ (Mérimée|PA00111262 | Église ).
- ↑ (Palissy|PM14000275 | Monument sépulcral ).
- ↑ (Mérimée|PA00111261 | Château de Creullet ).
- ↑ (Mérimée|IA14003352 | Parc du château de Creullet ).
- ↑ Le colombier sur la route de Tierceville
- ↑ La pierre levée du Clos Saint-Gilles
- ↑ Pierres curieuses des environs de Creully (Calvados) : la pierre du Clos-Saint-Gilles à Creully ; les pierres du Castel à Reviers, Bulletin de la Société des antiquaires de Normandie, J. L'Hermitte, 1961
- ↑ Creully. 40 embauches aux Champignons de Normandie
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (Creully)
- Oficiala retejo (Creully sur Seulles)
- Urbodomo de Creully en Conseil-General.com
- Creully en retejo de komunumaro de komunumoj Arkivigite je 2012-09-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Creully en retejo de Insee
- Les Médiévales de Creully Arkivigite je 2014-05-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Orival Arkivigite je 2016-01-11 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




