Robert W. Service
| Robert W. Service | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 16-an de januaro 1874 en Preston | |
| Morto | 11-an de septembro 1958 (84-jaraĝa) en Lancieux | |
| Tombo | Lancieux | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Kanado | |
| Alma mater | Universitato McGill Hillhead High School (en) | |
| Memorigilo | ||
| Profesio | ||
| Okupo | milita ĵurnalisto romanisto verkisto poeto aŭtobiografo | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Robert William SERVICE (naskiĝis la 16-an de januaro 1874 en Preston, Anglujo; mortis la 11-an de septembro 1958 en Lancieux, Francujo) estis kanada poeto kaj novelisto, konata kiel la bardo de la Jukono.
Vivo
Li studis en la universitato de Glasgovo kaj elmigris en 1897 al Kanado, kie li perlaboris sian vivon per laboretoj en Whitehorse kaj en Jukonio. Lia fama balado The Shooting of Dan McGrew (La pafmortigo de Dan McGrew) aperis ankaŭ en The songs of a sourdough (Kantoj de fermentaĵo; 1907). Li celebris la krudan vivmanieron ĉe la Klondike en la Balado de Ĉiĉako (1909) kaj en la novelo The Trail of `98 (La pado de '98; 1910).
Service iĝis militraportisto en 1912 kaj stiris ambulancon dum la unua mondmilito. Tiuj spertoj estis bazo de la rimoj de Red Cross Man (La ulo de ruĝa kruco; 1916). La ceteron de sia vivo, inkluzive la Duan Mondmiliton li pasigis en Francujo kaj Montekarlo.
Liaj postaj verkoj ne atingis tiom da famo ol la unuaj. Lia aŭtobiografio eldoniĝis dufoje: Ploughman of the Moon (Lunplugisto; 1945) kaj Harper of Heaven (Ĉielharpisto; 1948).
En Dawson lia kabano iĝis turisma vidindaĵo.
Li aperis kiel fikcia versio de si mem en la filmo The Spoilers en kiu stelulis Marlene Dietrich kaj John Wayne.
Verkoj
- The Shooting of Dan McGrew and other poems, ISBN 0-88839-224-9, 1989 Hancock House - Balladen
- The Cremation of Sam McGee and other poems, ISBN 0-88839-223-0, 1989 Hancock House - Balladen
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

