Robert Mueller
| Ĉi tiu artikolo temas pri usona oficisto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Robert Muller (apartigilo). |
Robert Swan MUELLER [ ˈmʌlər ] la 3-a (n. la 7-an de aŭgusto 1944 en Manhatano, Novjorko; m. la 20-an de marto 2026 en Charlottesville) estis altranga oficisto de la usona registaro. Li estis Direktoro de la Federacia Buroo de Enketado (FBI) de 2001 ĝis 2013. De la 17-a de majo 2017 ĝis marto 2019, li estis Speciala Konsilisto pri la eblaj ligoj inter la kampanjo de Donald Trump kaj rusaj unuoj kaj rilataj aferoj. [1] Mueller prezentis sian raporton al la Ĝenerala Prokuroro William Barr la 22-an de marto 2019. [2]
Prezidanto George W. Bush nomumis Mueller kiel Direktoron de la FBI, kaj la Usona Senato konfirmis lin unuanime kun 98 voĉoj kontraŭ neniu (du senatanoj, Pete Domenici kaj Daniel Inouye, forestis). [3][4] Mueller funkciis kiel FBI-Direktoro de la 4-a de septembro 2001 ĝis la 4-a de septembro 2013. Kun 12 jaroj en ofico, li estas la dua plej longe servanta FBI-Direktoro post J. Edgar Hoover, kiu tenis la oficon dum 48 jaroj. Lin sukcedis James B. Comey la 4-an de septembro 2013, dum la dua oficperiodo de Prezidanto Obama.
Sub lia gvidado, komenciĝis reformo de la buroo, kiu inkluzivis, precipe, plifortigon de ĝiaj kontraŭterorismaj kaj spionkolektaj unuoj. Rezulte de la reformo, la FBI komencis pli aktive kunlabori kun la CIA, kaj pluraj FBI-unuoj estis metitaj sub la Direktoron de Nacia Inteligenteco.
Referencoj
- ↑ "Robert Mueller, Former F.B.I. Director, Is Named Special Counsel for Russia Investigation", May 17, 2017.
- ↑ . Mueller report handed off to Department of Justice; won't recommend any further indictments, a senior official says. ABC News (March 22, 2019). Arkivita el la originalo je March 22, 2019. Alirita March 22, 2019 .
- ↑ FBI Nominee Lauded for Tenacity (July 30, 2001). Arkivita el la originalo je February 24, 2018. Alirita May 23, 2019 .
- ↑ Gross, Terry, "Mueller's Reputation In Washington Is 'Stunningly Bipartisan,' Journalist Says", NPR, February 1, 2018.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

