Rio Verde

Rio Verde
municipo de Brazilo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 225 696  (2022) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 48′ S, 50° 56′ U (mapo)-17.797777777778-50.927777777778Koordinatoj: 17° 48′ S, 50° 56′ U (mapo) [+]
Alto 748 m [+]
Areo 8388,295 km² (83 882 9.5 ha) [+]
Rio Verde (Brazilo)
Rio Verde (Brazilo)
DEC
Situo de Rio Verde

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rio Verde (Goiás) [+]
vdr
Larĝa panoramo en Rio Verde

Rio Verde estas municipo, ankaŭ universitata grandurbo de la brazila subŝtato Gojaso.

Bazaj informoj

Rio Verde en la subŝtato (ruĝe)

Geografio

Rio Verde situas en altebenaĵo en suda kaj meza partoj de la lando. La municipaj limoj estas Aparecida do Rio Doce, Cachoeira Alta, Caiapônia, Castelândia, Jataí, Maurilândia, Montividiu, Paraúna, Quirinópolis, Santa Helena de Goiás kaj Santo Antônio da Barra. Distancoj de Rio Verde: Goiânia (subŝtata ĉefurbo) 251, Braziljo 419, Campo Grande 483, Campinas 786, Belo Horizonte 857, Guarulhos 870, San-Paŭlo (urbo) 871, Curitiba 943, Nova Iguaçu 1047, Rio-de-Ĵanejro 1074, Porto Alegre 1426, Salvador de Bahio 1476, Teresina 1651, São Luís 1816, Belém 1785, Manaus 1821, Maceió 1906, Recife 2073, Natalo (Brazilo) 2185 km.

Historio

Vojo en Rio Verde
Avenuo en Rio Verde

La evoluo de Rio Verde komenciĝis en 1838, kiam la registaro ofertis senimpostigon dum dek jaroj al iu ajn, kiu ekloĝus en la areo. En 1846 tero estis donacita por konstruado de la unua kapelo. En 1848 la komunumo iĝis paroĥo (aŭ vilaĝo), en 1882 urbo (aŭ municipo).

Ekonomio

Rio Verde estas la plej granda produktanto de grajnoj en la ŝtato (rizo, sojfaboj, faboj, maizo, sorgo, milio, sunfloroj, tritiko). Oni produktas ankaŭ kotonojn kaj sukerkanojn (por la ekstraktado de sukeroj kaj etanoloj). Menciindas bredado de brutoj, kokinoj, ŝafoj. La grandurbo estas regiona instrua centro kun universitato kaj altlernejoj.

Granda ekonomia evoluo okazis en la 1970-aj jaroj pro malfermoj de pavimitaj vojoj. La agrikulturo jam produktis ne nur al la municipo, sed ankaŭ al la subŝtato. Ankaŭ venis usonaj kamparanoj, kiuj alportis maŝinarojn, teknologiojn, rimedojn kaj spertojn.

Trafiko

Rio Verde havas enlandan flughavenon kun flugoj al 5 urboj. Du gravaj federaciaj aŭtovojoj transiras la municipon.

Klimato

Monumento de Rio Verde

Rio Verde situas en tropika zono, kiun influas la montara regiono. La ĉiujara averaĝtemperaturo estas inter 20 °C kaj 35 °C.

Ĝemelurboj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. IBGE (2010). Censo 2010 (HTML). Arkivita el la originalo je 2010-11-26. Alirita 31 de aŭgusto 2011 .
Larĝa vespera panoramo en Rio Verde

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.